no,--kvazaux
frenezulo. La maljunulo retirigxis unu pasxon, kun
mieno de homo treege surprizita kaj iome cxagrenita; kaj
cxe tio, S-ro Hyde diskrevigis cxiujn limojn kaj
bastonegis lin teren. Kaj jen tuj poste kun simia furiozo li
premegadis subpiede sian viktimon, kaj hajligis sur lin tian
ventegon da batoj, ke la ostoj auxdeble frakasigxis
kaj la korpo saltadis sur la vojo. Pro la teruro de tiu
vidajxo kaj tiuj sonoj, la servistino svenis.
Estis la dua horo, kiam sxi rekonsciigxis kaj
venigis la policon. La mortiginto jam antaux longe
foriris; sed tie kusxis lia mortigito meze de la
strateto, nekredeble senformigita. La bastono per kiu la ago
estis farita, kvankam el iu malofta tre fortika kaj peza
ligno, rompigxis cxe la mezo per la egeco de tiu
sensenta krueleco, kaj unu splitigita duono estis
ruligxinta en la defluilon, la alian sendube forportis
la mortiginto. Monujo kaj ora posxhorlogxo estis
trovitaj sur la mortigito, sed nenia karto aux papero,
krom sigelita kaj afrankita koverto, kiun li kredeble portis
al la posxto, kaj kiu surhavis la nomon kaj adreson de
S-ro Utterson. Tiun cxi oni alportis la sekvintan
matenon al la legxisto antaux ol li levigxis;
kaj gxin vidinte kaj sciigxinte pri la
cirkonstancoj, li tuj elpusxis solenan lipon.
--Mi diros nenion, gxis mi vidos la kadavron, li
diris, cxi tio povas esti tre grava. Bonvolu atendi dum
mi vestigxos.
Kaj kun la sama serioza vizagxo li rapide
matenmangxis kaj veturadis al la policejo, kien oni
estis alportinta la kadavron. Tuj kiam li eniris en la
cxambron, li faris jesan kapsignon.
--Jes, li diris, mi rekonas lin. Mi bedauxras diri,
ke tiu cxi estas Sir Danvers Carew.
--Mia Dio! sinjoro, ekkriis la policisto, cxu estas
eble? Kaj tuj poste lia okulo ekbrilis pro profesia ambicio.
Tio cxi faros grandan bruon, li diris, kaj eble vi povos
helpi nin kapti la krimulon. Kaj mallonge li rakontis tion,
kion la servistino estis vidinta, kaj almontris la rompitan
bastonon.
S-ro Utterson jam tremis cxe la nomo Hyde; sed kiam
oni metis antaux lin la bastonon, li ne povis dubi plu;
rompita kaj elbatita kvankam gxi estis, li rekonis
gxin kiel unu, kiun li mem donacis antaux multaj
jaroj al Harry Jekyll.
--CXu tiu cxi S-ro Hyde estas persono de malalta
kresko? li demandis.
--Speciale malgranda kaj speciale fi-aspekta, tiel la
servistino lin nomas, diris la oficisto.
S-ro Utterson pripensadis; poste, levante la kapon:
--Se vi venos kun mi en m
|