FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93  
94   >>  
ar ili imagis ke mi povas fari cxion ajn. Sed bezonata estos pli ol imago por reporti Doroteon al Kansas, kaj mi certas ke mi ne scias kiel fari tion." Cxapitro XVII. Kiel la balono estis lancxita. Forpasis tri tagoj dum kiuj Doroteo tute ne ricevis komunikon de Oz. Tiuj estis malfelicxaj tagoj por la malgranda knabino, kvankam sxiaj amikoj estis tute felicxaj kaj kontentaj. La Birdotimigilo diris al ili ke estas bonegaj pensoj en lia kapo; sed li rifuzis diri ilin cxar li sciis ke nur li mem povas kompreni ilin. Kiam la Stana Lignohakisto marsxadis li sentis sian koron skuigxi en lia brusto; kaj li diris al Doroteo ke li trovas gxin pli afabla kaj pli amema ol tiu kiun li havis kiam li konsistis el karno. La Leono deklaris ke li timas nenion sur la tero, kaj li volonte frontus armeon aux dekduon da ferocaj Kolizuloj. Tiel cxiu en la grupeto estis kontenta escepte de Doroteo, kiu sopiris ecx pli ol iam antauxe reiri al Kansas. La kvaran tagon, gxojigante sxin, Oz ordonis ke sxi reeniru la Troncxambron, kaj kiam sxi eniris li diris afable al sxi: "Sidigxu, karulino; mi kredas ke mi trovis metodon forveturigi vin el cxi tiu lando." "Al Kansas?" sxi demandis fervore. "Nu, mi ne certas pri Kansas," diris Oz, "cxar mi ne povas ecx konjekti pri gxia direkto. Sed la unua tasko estas transiri la dezerton, kaj post tio versxajne estos facile trovi vian vojon hejmen." "Kiel mi povos transiri la dezerton?" sxi demandis. "Nu, jen mia penso," diris la malgranda viro. "Komprenu, kiam mi venis al cxi tiu lando mi flugis en balono. Ankaux vi venis peraere, vin portis ciklono. Do mi kredas ke la plej bona metodo retransiri la dezerton estos peraera. Nu, mi tute ne kapablas krei ciklonon; sed mi pripensadis la eblecojn, kaj mi kredas ke mi povos fari balonon." "Kiel?" demandis Doroteo. "Balono," diris Oz, "estas el silko, sur kiu estas tavolo de gluo por enteni la gason. Mi havas multe da silko en cxi tiu palaco, do tute ne estos malfacile fari la balonon. Sed en la tuta lando ne estas gaso por plenigi la balonon, por ke gxi flugu." "Se gxi ne flugos," komentis Doroteo, "gxi estos senutila." "Vere," respondis Oz. "Sed ekzistas alia rimedo por flugigi gxin, nome plenigi gxin per varmega aero. Varmega aero ne estas egale bona kiel gaso, cxar se la aero malvarmigxus la balono falus en la dezerton, kaj ni perdigxus." "Ni!" kriis la knabino. "Cxu vi akompanos min?" "Jes, certe," respondis Oz. "Min enuigas
PREV.   NEXT  
|<   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93  
94   >>  



Top keywords:

Doroteo

 

Kansas

 

dezerton

 

balonon

 

kredas

 

demandis

 

balono

 

certas

 

transiri

 

plenigi


respondis
 

malgranda

 

knabino

 
peraere
 
ciklono
 
portis
 

flugis

 
Ankaux
 

Komprenu

 

direkto


enuigas

 

konjekti

 

hejmen

 

metodo

 

facile

 

versxajne

 

eblecojn

 

komentis

 

senutila

 

flugos


perdigxus
 
ekzistas
 
varmega
 

malvarmigxus

 

rimedo

 

flugigi

 

malfacile

 

pripensadis

 
Varmega
 
akompanos

ciklonon

 

peraera

 
kapablas
 

Balono

 
palaco
 

tavolo

 
enteni
 

retransiri

 

sopiris

 
pensoj