FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>   >|  
la alia; kaj nun mi kredas ke tiu mia espero baldaux plenumigxos. (Kriscxjo envenas). Kriscxjo! Kiel vi kuragxas veni tien cxi! KRISCXJO. Cxu ne la virinacxo forestas? JANJO. Jes, sxi ekiris al la pregxejvilagxo. KRISCXJO. Kaj Tobio mem sxajnas sarki sian terpomkampon, sed kie trovigxas iliaj filoj, kie la hirtharega Esko? JANJO. Silentu! En la subtegmenta cxambro li estas sin vestanta por fiancxigxo. KRISCXJO. Cxu por fiancxigxo? JANJO. Li senprokraste ekiros al sia edzigxofesto kune kun Micxjo Vilkastus. KRISCXJO. La afero do efektivigxos? JANJO. Certe. Ili rapidas, cxar vi la botiston asignis al la jugxejo por ricevi edzigxpermeson. KRISCXJO. Kaj tamen ili edzigas sian filon duonjaron antaux ol li farigxas plenagxa. JANJO. Nun lia patrino iris por inviti la kantoron tien cxi por ke li skribu la permesateston de lia patro. KRISCXJO. Jen ni perdos kvincent talerojn. La filo de la botisto ilin rabas de ni, malgraux tio ke vi estas pliagxa ol li. Mil diabloj! La mallargxkapa kaporalo, kial li faris tian strangan testamenton? "Tiu, kiu unue edzigxos aux edzinigxos", gxi difinas. Cxu tiu estas prudenta kondicxo je kiu li dependigas la heredrajton? Pro kio ne doni cxion al unu aux partigi la sumon inter ambaux, tiam ni nun evitus la korsxirantan cxagrenon. La perdo min ne malgxojigas, sed la malagrablajxo!--Alimaniere certe farigxus, se la severa sorto ne estus elektinta la botiston kiel vian zorganton; sed eble ili jam je morto de via patrino tion celis kaj nun atingis la celon. Pesto prenu la botiston! JANJO. Marto estas pli riprocxinda ol Tobio. Estas ja edzino, kiu regas kaj konsilas tie cxi. La botisto, la filoj kaj mi devas sxin obei. Sxi cxiam malafable agis kontraux mi, precipe, de kiam ili konvinkigxis, ke la espero edzinigi min kun ilia malsprita filo, estis vana. KRISCXJO. Sxi ja estas la konata Marto de botisto. JANJO. Ho, se mia patro estus tie cxi! Kiel li povis lasi sian edzinon kaj infanon kaj forkuri al fremdaj landoj! KRISCXJO. Mi ion auxdis pri li. JANJO. Pri mia patro! Kion vi auxdis? KRISCXJO. Ke li ree trovigxas en Finnlando; oni rakontas, ke li estas vidita en Abo. JANJO. Sed la puno minacas lin. KRISCXJO. Kelktagan areston la legxo ordonas al maristo, forkurinta el sia sxipo. Sed lian aferon malseverigas tio, ke pli ol duono de la sxipanaro forlasis la saman sxipon dum la sama vojagxo, kio pruvas, ke ekzistis malgxustajxoj cxe la cxefoj.--Nun, Marto ven
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>   >|  



Top keywords:

KRISCXJO

 

botisto

 

botiston

 

fiancxigxo

 

auxdis

 

patrino

 

espero

 

Kriscxjo

 

trovigxas

 

malafable


kontraux

 

konvinkigxis

 

konata

 

malsprita

 

baldaux

 

edzinigi

 

precipe

 

edzino

 
zorganton
 

severa


elektinta

 
plenumigxos
 

riprocxinda

 

envenas

 

atingis

 

konsilas

 

fremdaj

 

aferon

 

malseverigas

 
sxipanaro

ordonas
 

maristo

 

forkurinta

 

forlasis

 
malgxustajxoj
 
cxefoj
 
ekzistis
 

pruvas

 
sxipon
 

vojagxo


areston

 

infanon

 

forkuri

 

kuragxas

 

landoj

 

kredas

 

minacas

 

Kelktagan

 

Finnlando

 

rakontas