FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>   >|  
i konsciighis, ke la danghero estis plimalgrandigita, sed tute ne forigita. La sorto de la urbo Nome kushas en la manoj de kelkaj kuraghaj viroj. En la manoj de stafeto. Chu ghi alvenos? Chapitro 5 La stafeto Doktoro Welch ne estis la sola homo, kiu kelkfoje dum la tago vizitis la poshtoficejon en Nome. La dua viro, kiu senchese forsendis la telegrafajn depeshojn en la civilizitan mondon, estis la jhurnalisto Hilton. Jam de la unua interparolo kun la kuracisto estis al li klare, ke temas pri okazo tre grava, kaj li, kiel jhurnalisto, tuj decidighis, ke li eluzos tion. Li apenau eksciis pri la epidemio, kiam li tuj forsendis al sia jhurnalo detalan raporton, en kiu li priskribis la malesperan situacion en la plej norda urbo de la amerika kontinento. La jhurnalo represis ghin en okulfrapa arangho sur la fronta pagho. Kaj char la sciigon prete disvastigis ankau la radio, post nelonge sciis pri la afero la tuta kultura mondo. Nome kaj ghiaj trafitaj loghantoj farighis la centro de la universala atento. Ne estis homo, kiu ne interesighis pri la dramo en la dezerta nordo. Chiu nova depesho de Hilton estis sensacio. Jhurnaloj presis apartajn eldonojn en centmilaj eldonkvantoj. La redakcioj estis supershutataj per demandoj. Arighis sennombraj proponoj, kiamaniere oni povus transporti la seron el Nenana al Nome. Sed chiuj estis destinitaj al pereo nur pro tiu simpla kauzo, ke ili estis nerealigeblaj. La aviadistoj, kiuj vidis en transporto de la sero unuavice aferon de sia profesia honoro, supershutis per telefonaj demandoj la meteorologiajn staciojn. Inter ili estis ankau tiuj, kiuj volonte riskus ech sian vivon, nur ke ili povu helpi la malfelichan urbon. Sed la informoj de la meteorologiaj stacioj estis tiom malfavoraj, ke ne estis eble doni permeson pri ekiro. Kaj kiel proksimighis la paketo al Nenana, tiel kreskis la sufoka strecho. Kio sekvos? En la laborejoj, en la vendejoj, sur la stratoj, en la vagonaroj, en la oficejoj, en la kafejoj, ja ech en la lernejoj oni parolis pri nenio alia ol pri Nome. Chu la paketo restos en Nenana? Au chu okazos ia miraklo, kiu ebligos transporti la seron al la destinita loko? Tiuj estis momentoj, kiam la malfelicho vekis en la homoj la plej noblajn sentojn: kompaton al la suferantoj kaj klopodon helpi ilin. Chefan vorton en la diskutoj havis kompreneble tiuj, kiuj konis Alaskon el propra sperto. Tiuj estis precipe la eks-orministoj, al kiuj prezenti
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>   >|  



Top keywords:

Nenana

 

forsendis

 

Hilton

 
jhurnalisto
 

jhurnalo

 

transporti

 

demandoj

 
paketo
 

stafeto

 

stacioj


malfavoraj

 

malfelichan

 

informoj

 

meteorologiaj

 

unuavice

 

simpla

 

nerealigeblaj

 

aviadistoj

 
destinitaj
 

transporto


meteorologiajn

 
staciojn
 

volonte

 
telefonaj
 

supershutis

 

aferon

 
profesia
 
honoro
 

riskus

 

stratoj


kompaton
 
sentojn
 

suferantoj

 

klopodon

 
noblajn
 

destinita

 

momentoj

 
malfelicho
 

Chefan

 

vorton


precipe

 

sperto

 

orministoj

 
prezenti
 

propra

 

Alaskon

 
diskutoj
 
kompreneble
 
ebligos
 

miraklo