FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>   >|  
u chi demando, ne estis interrompita ech per unu vorto. Kelkaj viroj klinis la kapon, char ili volis eviti la esploran rigardon de la sherifo. La aliaj scivole chirkaurigardis tra la superplenigita salono. Sur kelkaj vizaghoj aperis malrespektaj ridetoj. Kaj en tiu hontiga silento audighis de malantaue la klara, kvazau metala vocho: "Mi!" Chiuj surprizite rigardis malantauen. Kiel? Chu Gunnard Kasson? Tiu longstatura viro kun malgrasa vizagho kaj severe kuntiritaj trajtoj, kiu alvenis chi tien kun edzino kaj du infanoj antau kelkaj jaroj el Finnlando? Jes, estis li. Dum la tuta agado li ne parolis ech unu vorton. Chiujn rimarkojn li per unu orelo audis kaj per la dua ellasis. Li staris en la angulo neparolema kaj profunde meditanta. Li audighis nur tiam, kiam oni devis paroli koncize kaj reale. Ili atakis lin kvazau vespoj. "Vi...! Chu vi scias, kion tio signifas--veturi en tiu chi vetero al Nome?" "Mi scias." "Kaj chu vi scias, ke vi devos atendi pli facile morton, ol revenon hejmen?" "Jes." "Vi forgesas vian familion!" "Ne." "Kion faros chi tie viaj infanoj sen vi? Videble, kiom vi amas ilin! La bona patro zorgas antau chio pri sia propra familio!" "Jes, kaj li pensas pri siaj infanoj!" insistegis alia. Sed tio estis jam ankau por la trankvileca Gunnard Kasson tro multe. Li pashis antauen kaj starighis apud la sherifo. En liaj okuloj ekbrulis stranga fajreto. "Vi memorigis min pri miaj infanoj. Nu, ghuste je ili mi pensis la tutan tempon kiam la sherifo rakontis al ni pri la tragedio en Nome. Kaj se mi alighas al la veturo, mi faras tion nur pro tio, ke mi amas miajn infanojn. Mi povas imagi al mi, kion ni chiuj sentus, se la epidemio furiozus che ni, kaj se ni estus devigataj--same kiel nun la Nomeanoj--atendi la helpon de aliaj homoj. Tiam mi shatus audi viajn rimarkojn pri la bravaj viroj kiuj timante pri sia propra vivo pasive alrigardis, kiel dekoj da infanoj balancighas inter la vivo kaj morto! Sed nun mi volas audi jam nenion--kaj precipe ne pri mia familio. Mi alighis kaj mi veturos." La cheestantoj eksilentis. La viroj embarasite chifis siajn chapojn. Ili klinis la kapojn kaj nekompreneble murmuris. Gunnard Kasson donis al ili fortan baton. Kaj denove ekparolis la sherifo: "Kiu volas veturi kun Kasson?" Preskau chiuj manoj levighis alten. La sherifo ridetis. Kaj el lia vocho perdighis chia malvarmo, kiam li daurigis: "Ghi estis nur malgranda ruzo mia, am
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>   >|  



Top keywords:

sherifo

 

infanoj

 

Kasson

 
Gunnard
 
atendi
 

rimarkojn

 

veturi

 

kvazau

 
klinis
 

audighis


kelkaj
 

propra

 

familio

 

starighis

 

antauen

 

pashis

 

infanojn

 

ekbrulis

 
ghuste
 

rakontis


pensis

 

tragedio

 

stranga

 

veturo

 

tempon

 

fajreto

 

trankvileca

 

memorigis

 

alighas

 

okuloj


bravaj

 

fortan

 
denove
 

ekparolis

 

murmuris

 

nekompreneble

 

chifis

 
embarasite
 
chapojn
 

kapojn


Preskau

 
daurigis
 

malgranda

 

malvarmo

 
levighis
 
ridetis
 

perdighis

 

eksilentis

 

cheestantoj

 

helpon