Nonja. (metas la brakon
cxirkaux sxian talion) La ludanta birdo estas dolcxa; sed gxi
forludas tre multe da mono. Estas nekredeble multekoste por edzo
teni ludbirdon.
NORA. Fi, kial vi diras tion? Mi vere sxparas cxion, kion mi
kapablas.
HELMER (ridetas). Jes, trafa dirajxo. Cxion kion vi kapablas. Sed
vi tute ne kapablas.
NORA (kantetas kaj ridetas silente kontenta). Mmm, se vi nur
scius kiom da elspezoj ni alauxdoj kaj sciuroj havas, Torvald.
HELMER. Vi estas stranga etulino. Tute sama kia estis via patro.
Vi cxirkauxflaras cxie por havigi al vi monon; sed tuj kiam vi
havigis gxin, gxi kvazaux malaperas inter viaj manoj; vi neniam
scias, kie vi elspezis la monon. Nu, oni devas akcepti vin, kia vi
estas. Kusxas en la sango. Ja, ja, ja, tio estas hereda, Nora.
NORA. Ha, mi dezirus, ke mi estus heredinta multajn el la
kvalitoj de pacxjo.
HELMER. Kaj mi ne dezirus vin alia ol gxuste kia vi estas, mia
dolcxa, eta kantalauxdo. Sed auxskultu; suspekto sin prezentas.
Vi aspektas hodiaux tiel -- tiel -- nu kiel mi nomu tion? --
tiel ruzeta --
NORA. Mi, cxu?
HELMER. Jes vere vi aspektas. Rigardu min fikse en la
okulojn.
NORA (rigardas lin). Nu?
HELMER (minacas per la fingro). Cxu eble la eta frandemulino
ekscesis en la urbo hodiaux?
NORA. Ne, kial vi pensas tiel?
HELMER. Cxu eble la frandemulineto vere ne faris kromviziton al
la sukerajxisto?
NORA. Ne, mi certigas al vi, Torvald --
HELMER. Ne lipis iom da konfitajxo?
NORA. Ne, tute ne.
HELMER. Ecx ne gustumis makaronon aux du?
NORA. Ne, Torvald, mi vere certigas al vi --
HELMER. Nu, nu, nu; kompreneble mi nur sxercas --
NORA (iras al la dekstra tablo). Mi vere ne ekpensus agi
kontrauxe al vi.
HELMER. Ne, mi scias ja tion; kaj vi ja promesis al mi --.
(proksimigxas) Nu, tenu viajn etajn Julsekretojn por vi mem, mia
kara Nora. Ili certe malkasxigxos en la vespero cxe la eklumigita
Jularbo.
NORA. Cxu vi memoris inviti doktoron Rank?
HELMER. Ne. Sed ne estas necese; estas ja memkompreneble, ke li
mangxos kune kun ni. Cetere mi invitos lin, kiam li alvenos
antauxtagmeze. Bonan vinon mi mendis. Nora, vi ne povas imagi kiom
mi antauxgxuas la vesperon.
NORA. Ankaux mi. Kaj kiom la infanoj gxojegos, Torvald.
HELMER. Ho, estas grandioze pripensi, ke oni havas sekuran,
solidan oficon; ke oni havas abundan enspezon. Estas gxuiga penso,
cxu ne?
NORA. Ho jes, estas mirinde!
HELMER. Cxu vi memoras pasintan Julon? Dum tutaj tr
|