RANK. Pri kiu alia? Ne utilas mensogi por si mem. Mi estas la
plej mizera el cxiuj miaj pacientoj, Sinjorino Helmer. Dum kelkaj
tagoj mi faris gxeneralan bilancon de mia interna stato. Bankroto.
Post unu monato mi eble kusxos putrante tie supre en la
tombejo.
NORA. Fi, fi, kiel nauxze vi parolas.
RANK. La afero ankaux estas malbenite nauxza. Sed la plej nauxza
estas, ke antauxos tiom da aliaj abomenajxoj. Restas nur unu sola
ekzameno; kiam tiu estos finita, mi scios proksimume, kiam
komencigxos la putrado. Estas io, kion mi volas diri al vi. Helmer
pro sia delikata naturo sentas karakterizan abomenon kontraux cxio
malbelega. Mi ne volas akcepti lin en mian malsanulcxambron.
NORA. Ho, tamen doktoro Rank --
RANK. Mi ne volas havi lin tie. Neniel. Mi fermos mian pordon por
li. -- Tuj kiam mi certe scios pri la dissolva fino, mi sendos al vi
mian vizitkarton kun nigra kruco, kaj tiam vi scios, ke la diseriga
abomenajxo komencigxis.
NORA. Ne ne, hodiaux vi estas ja tute absurda. Kaj mi kiu tiom
dezirus, ke vi estu en precipe bona humoro.
RANK. Kun la morto en la manoj? -- Kaj tiel punpagi por la kulpo
de aliulo. Cxu estas justeco en tio? Kaj en kiu ajn familio regas
iamaniere tia senkompata fatalo --
NORA (kovras la orelojn). Pa, pa! Gaje; gaje!
RANK. Jes, mi jxuras, la tuto estas efektive nura ridindajxo. Mia
povra, senkulpa spino devas suferi pro la gajaj leuxtenantaj tagoj
de mia patro.
NORA (apud la maldekstra tablo). Li ja fordonis sin al asparagoj
kaj pastecxoj el anserhepato. Cxu ne tiel?
RANK. Jes; kaj al trufoj.
NORA. Jes trufoj, jes ja. Kaj al ostroj, mi kredas?
RANK. Jes ostroj, ostroj; kompreneble.
NORA. Jes, kaj aldone la boteloj da portvino kaj cxampano.
Bedauxrinde ke cxiuj tiuj delikatajxoj ataku la spinon.
RANK. Precipe bedauxrinde cxar ili atakas malfelicxan spinon, kiu
gxuis ecx ne guton da ili.
NORA. Ak jes, estas ja tio la plej bedauxrinda.
RANK (rigardas sxin esplore). Hm --
NORA (iom poste). Kial vi ridetis?
RANK. Ne, estas vi kiu ridis.
NORA. Ne, estas vi kiu ridetis, doktoro Rank!
RANK (ekstaras). Vi certe estas pli granda petolulino, ol mi
imagis.
NORA. Mi estas tiel incitita al frenezajxoj hodiaux.
RANK. Aspektas tiel.
NORA (kun la manoj sur liaj sxultroj). Kara, kara doktoro Rank,
vi ne formortu de Torvald kaj mi.
RANK. Nu, tiun postsopiron vi certe eltenos facile. Tiu baldaux
forgesigxas, kiu foriras.
NORA (rigardas lin en timo). Vi ti
|