reni vi ja ne povis.
NORA. Nu? Kial ne?
LINDE. Ne, edzino ne rajtas pruntepreni sen la konsento de la
edzo.
NORA (jxetskuas la kapon). Nu, kiam estas edzino, kiu iom tauxgas
pri negocaj aferoj, -- edzino kiu scias iom sagxe arangxi, kaj --
LINDE. Sed Nora, mi tute ne komprenas --
NORA. Vi tion ankaux ne bezonas. Eble mi ne _prunteprenis_ la monon.
Eblus havigi gxin alimaniere. (jxetas sin malantauxen en la sofo)
Eble mi ricevis gxin de iu adoranto. Kiam oni estas tiel alloga,
kiel mi --
LINDE. Facilanima vi estas.
NORA. Nun vi versxajne estas senmezure scivolema, Kristine.
LINDE. Jes, auxdu nun, kara Nora, -- cxu vi ne agis
malprudente?
NORA (eksidas rekte denove). Cxu estas malprudente savi la vivon
de sia edzo?
LINDE. Mi opinias, ke estas malprudente, ke vi sen lia scio --
NORA. Sed gxuste li devis ja nepre nenion scii! Je Dio, cxu vi ne
komprenas tion? Li ecx ne devus scii kiom dangxere estas pri si. Ja
al mi la kuracistoj venis kaj diris, ke lia vivo estas en dangxero;
ke nenio alia povus savi lin krom restado en suda lando. Jen
komprenu, ke unue mi devis provi palpe sercxi la vojon. Mi
prezentis al li kiel bone estus por mi kiel por aliaj junaj edzinoj
vojagxi eksterlanden; mi ploris kaj petis; mi diris ke li absolute
devus pripensi la cirkonstancojn en kiuj mi estas, kaj ke li devus
esti gxentila kaj cedi al mi; kaj jen mi sugestis ke li povus
pruntepreni sumon. Sed tiam li farigxis preskaux kolera, Kristine.
Li diris, ke mi estas facilanima, kaj ke estas lia devo kiel edzo
ne cedi al tiaj kapricoj kaj ideoj -- kiel li nomis ilin. Nu ja, mi
pensis, savota vi estu; kaj tiam mi trovis rimedon --
LINDE. Kaj via edzo, cxu li ne sciigxis de via patro, ke la mono
ne venis de li?
NORA. Ne, neniam. Pacxjo mortis gxuste en tiuj tagoj. Mi intencis
informi lin pri la afero kaj peti lin nenion malkasxi. Sed cxar li
kusxis malsana --. Bedauxrinde, ne farigxis necese.
LINDE. Kaj vi neniam poste konfidis vin al via edzo?
NORA. Ne, pro cxielo! kiel vi povas pensi tion. Li, kiu estas
tiom severa en tiu rilato. Kaj krome -- Torvald, kun sia vira
memkonscio -- kiom gxene kaj humilige estus por li scii, ke li ion
sxuldus al mi. Tio tute missxovus la rilaton inter ni; nia bela,
felicxa hejmo ne plu restus, kio gxi nun estas.
LINDE. Kaj vi neniam informos lin?
NORA (pensema, duone ridetante). Jes -- iam eble; -- post multaj
jaroj, kiam mi ne plu estos tiel bela kiel nun. Ne ridu!
Kompreneble mi
|