b la
potenco de senskrupula homo; li povas agi kontraux mi kiel al li
placxas, postuli de mi kion ajn; ordoni, komandi super mi laux siaj
kapricoj; mi ne kuragxos grumbli. Kaj tiom mizere mi devas sinki
kaj perei pro la kulpo de facilanima virino!
NORA. Kiam mi estos ekster cxi tiu mondo, vi estos libera.
HELMER. Ho, neniujn gestojn. Tiajn frazojn ankaux via patro havis
pretaj. Kio utilus por mi, ke vi estus ekster cxi tiu mondo, kiel vi
diras? Neniom por mi tio utilus. Li povas tamen diskonigi la
aferon; kaj se li tion faros, oni suspektos, ke mi sciis pri via
krima ago. Oni eble kredos, ke mi staris malantauxe, -- ke estas mi,
kiu instigis vin! Kaj pro cxio cxi mi povas danki vin, vin, kiun mi
portis sur la manoj tra nia tuta edzeco. Cxu vi nun komprenas kion
vi faris kontraux mi?
NORA (kun malvarma trankvilo). Jes.
HELMER. Tio estas tiom nekredebla, ke mi ne kapablas klare teni
la penson. Sed ni devas iel nin arangxi. Deprenu vian sxalon.
Deprenu gxin, mi diras! Mi devas iamaniere kontentigi lin. Je kia
ajn kosto ni devas prisilenti la aferon. -- Kaj pri vi kaj mi devas
aspekti kvazaux cxio estus kiel antauxe. Sed kompreneble nur
en la okuloj de la mondo. Sekve vi dauxre restos en la domo,
memkompreneble. Sed la infanojn vi ne rajtas eduki; ilin mi ne
kuragxas konfidi al vi --. Ho, diri tion al sxi, kiun mi tiom alte
amis, kaj kiun mi ankoraux --! Nu, devas esti fino. De nun ne plu
temas pri felicxo; nun temas pri savo de la restajxoj, la pecoj, la
sxajno -- (oni sonorigas)
HELMER (ekskuigxas). Kio estas? Tiom malfrue. Cxu la plej terura --?
Cxu li --? Kasxu vin, Nora! Diru ke vi estas malsana.
(_Nora_ restas staranta senmove. _Helmer_ iras kaj
malfermas la pordon de la antauxcxambro)
CxAMBRISTINO (duone vestita, en la antauxcxambro). Jen venis
letero al sinjorino.
HELMER. Donu gxin al mi. (kaptas la leteron kaj fermas la pordon)
Jes, estas de li. Vi ne havu gxin; mi mem legos gxin.
NORA. Legu vi.
HELMER (cxe la lampo). Mi preskaux ne kuragxas. Eble ni estas
perditaj, ambaux. Ne; mi _devas_ scii. (malfermas haste la
leteron; perokule trakuras kelkajn liniojn; rigardas enmetitan
paperfolion; krio de gxojo:) Nora!
(_Nora_ rigardas lin demande)
HELMER. Nora! -- Ne; mi devas denove legi unu fojon. -- Jes, jes;
tiel estas. Mi estas savita! Nora, mi estas savita!
NORA. Kaj mi?
HELMER. Ankaux vi kompreneble; ambaux ni estas savitaj, vi kaj
mi. Rigardu. Li resendas al vi la sxuldateston. Li
|