FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  
, nur foje sendas al vi sxtelitajn okuljxetojn, -- cxu vi scias, kial mi faras tion? Estas cxar mi imagas al mi, ke vi estas mia sekreta amatino, mia juna sekreta fiancxino, kaj ke neniu suspektas, ke estas io inter ni du. NORA. Nu ja, ja, ja; mi ja scias, ke cxiuj viaj pensoj estas cxe mi. HELMER. Kaj kiam ni estas ekirantaj, kaj mi metas la sxalon cxirkaux viajn delikatajn, junecajn sxultrojn, -- cxirkaux tiu mirinda kolkurbo, -- tiam mi imagas al mi, ke vi estas mia juna novedzino, ke ni jxus venis de la geedzigxa ceremonio, kaj ke mi la unuan fojon kondukas vin en mian logxejon, -- kaj ke mi la unuan fojon estas sola kun vi, -- tute sola kun vi, vi juna, tremanta delikatajxo! La tutan vesperon mi havis neniun sopiron krom vi. Kiam mi vidis vin impeti kaj logi en la Tarantelo, -- tiam mia sango bolis; mi ne plu kapablis elteni; -- tial mi kondukis vin cxi tien malsupre tiom frue -- NORA. Iru nun, Torvald! Foriru de mi. Mi ne volas cxion cxi. HELMER. Kion tio signifas? Vi certe ludas petolulinon kun mi, Nonjo. Volas; volas? Cxu mi ne estas via edzo --? (Iu frapas la eksteran pordon) NORA (ekskuigxas). Vi auxdis --? HELMER (al la enirejo). Kiu estas? RANK (ekstere). Estas mi. Cxu vi permesas, ke mi envenu momenton? HELMER (mallauxte, kun irito). Hm, kion li volas nun? (lauxte) Momenton. (aliras kaj malfermas) Nu, estas ja gxentile ke vi ne preterpasas nian pordon. RANK. Sxajnis al mi, ke mi auxdas vian vocxon, kaj mi deziris enrigardi. (lasas la okulon vagi paseme cxirkauxen) Ak ja; tiuj karaj, konataj cxambroj. Vi havas hejmecan varmon ene cxe vi, vi du. HELMER. Lauxaspekte vi inde gxuis la etoson ankaux supre. RANK. Bonege. Kial mi ne farus? Kial oni ne kunprenu cxion en tiu cxi mondo? Almenaux tiom kiom oni povas, kaj kiel eble plej longe. La vino estis altkvalita -- HELMER. Precipe la cxampano. RANK. Cxu ankaux vi tion rimarkis? Estas preskaux nekredeble, kiom multe mi kapablis engluti. NORA. Ankaux Torvald trinkis multe da cxampano cxi-vespere. RANK. Cxu? NORA. Jes; kaj poste li cxiam estas tiom amuza. RANK. Nu, kial oni ne havu gajan vesperon post bone utiligita tago? HELMER. Bone utiligita; pri tio mi bedauxrinde ne rajtas lauxdi min. RANK (frapas lian sxultron). Sed pri tio mi ja rajtas! NORA. Doktoro Rank, vi estas ja farinta sciencan ekzamenon hodiaux. RANK. Gxuste. HELMER. Jen, jen; Nonjo parolas pri sciencaj ekzamenoj! NORA. Kaj cxu mi povas grat
PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:

HELMER

 

frapas

 
vesperon
 

kapablis

 

Torvald

 

cxampano

 

ankaux

 

imagas

 

pordon

 

cxirkaux


rajtas
 

utiligita

 

sekreta

 

Bonege

 

auxdas

 

Sxajnis

 

deziris

 

okulon

 

vocxon

 

enrigardi


etoson

 

hejmecan

 

varmon

 

kunprenu

 

konataj

 

cxambroj

 

paseme

 

Lauxaspekte

 

ekzamenoj

 
cxirkauxen

rimarkis

 
bedauxrinde
 

lauxdi

 

sxultron

 

ekzamenon

 

hodiaux

 

Gxuste

 

sciencan

 

farinta

 

Doktoro


altkvalita

 

sciencaj

 

Almenaux

 

parolas

 

Precipe

 

preskaux

 

vespere

 
preterpasas
 

trinkis

 

nekredeble