FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  
n ornamita. Sed mi ja tute forgesis danki vin pro la agrabla vespero hieraux. NORA (levas sin kaj faras kelkajn pasxojn). Nu, sxajnis al mi, ke hieraux ne estis tiel agrable kiel kutime. -- Vi estus devinta veni iom pli frue al la urbo, Kristine. -- Jes ja, Torvald vere komprenas fari la domon perfekta kaj senmakula. LINDE. Vi ne malpli, mi opinias; klare montrigxas, ke vi estas la filino de via patro. Sed nun diru al mi, cxu doktoro Rank cxiam estas tiel deprimata kiel hieraux? NORA. Ne, hieraux tio estis tre rimarkebla. Cetere li suferas de tre dangxera malsano. Tuberkulozo en la spino. Kompatindulo! Mi diru al vi konfide; lia patro estis abomeninda homo, kiu tenis amdonantinojn kaj aliajn tiajn; kaj tial, vi komprenas, la filo farigxis malsaneca de infanagxo. LINDE (faligas la kudrajxon). Sed karega Nora, de kie vi havas tiajn informojn? NORA (pasxante). Pa, kiam oni havas tri infanojn, oni foje ricevas vizitojn de -- de sinjorinoj, kiuj estas kvazauxaj kuracistoj; kaj ili ja rakontas ion kaj tion. LINDE (denove kudras; mallonga silento). Cxu doktoro Rank vizitas vin cxiun tagon? NORA. Cxiun lauxvican tagon. Li estas ja ekde la juneco la plej bona amiko de Torvald, kaj ankaux mia bona amiko. Doktoro Rank kvazaux apartenas al la domo. LINDE. Sed diru al mi: Cxu tiu sinjoro estas tute sincera? Mi sugestas, cxu li ne sxatas diri al homoj agrablajxojn? NORA. Ne, kontrauxe! Kial vi ekhavis tiun impreson? LINDE. Kiam vi hieraux prezentis min al li, li asertis, ke en tiu cxi domo li ofte auxdis mian nomon; sed poste mi rimarkis, ke via edzo tute ne sciis, kiu mi vere estas. Kiel povis do doktoro Rank --? NORA. Jes, tute gxuste, Kristine. Torvald ja tiom kore amas min; kaj tial li tute sola volas posedi min, kiel li diras. En la unua tempo li preskaux farigxis jxaluza, se mi nur menciis iujn el la karaj homoj tie hejme. Do mi ne plu faris. Sed kun doktoro Rank mi ofte parolas pri tiajxoj; cxar komprenu, li tre volonte auxskultas. LINDE. Nun vi auxskultu, Nora; en multaj rilatoj vi ankoraux estas kiel infano; mi estas ja konsiderinde pli agxa ol vi, kaj havas iom pli da sperto. Mi volas diri ion al vi: Vi devas eltiri vin el tio cxi kun doktoro Rank. NORA. El kio mi devus eltiri min? LINDE. El io kaj tio, mi opinias. Hieraux vi parolis pri iu ricxa adoranto, kiu havigus al vi monon -- NORA. Jes, iu kiu ne ekzistas -- bedauxrinde. Sed kio plue? LINDE. Cxu doktoro Rank estas ricxa? NORA
PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:

doktoro

 

hieraux

 
Torvald
 

farigxis

 

Kristine

 

eltiri

 

komprenas

 

opinias

 

auxdis

 

parolis


asertis
 

Hieraux

 

gxuste

 

rimarkis

 

prezentis

 

ekzistas

 

havigus

 

sxatas

 

sugestas

 

bedauxrinde


sincera

 

adoranto

 

agrablajxojn

 

impreson

 

auxskultas

 

ekhavis

 

kontrauxe

 

komprenu

 

konsiderinde

 
menciis

multaj

 
sinjoro
 

tiajxoj

 

infano

 

parolas

 

rilatoj

 

auxskultu

 

posedi

 

volonte

 

jxaluza


sperto

 

preskaux

 

ankoraux

 

kuracistoj

 

montrigxas

 

filino

 

malpli

 
perfekta
 

senmakula

 

deprimata