as sur sxuldoj, farigxos senlibera,
do malbela. Gxis nun ni du kune eltenis brave; kaj tion ni ankaux
faros dum la mallonga tempo ankoraux necesa.
NORA (iras al la forno). Jes ja, kiel vi volas, Torvald.
HELMER (sekvas sxin). Nu, nu; la kantalauxdo ne trenu siajn
flugilojn. Kio? Cxu la sciureto staras tie pauxtante? (elprenas la
monujon) Nora, divenu kion jen mi havas.
NORA (turnas sin rapide). Monon!
HELMER. Jen rigardu! (donas al sxi kelkajn monbiletojn) Kara mia,
certe mi scias, ke en hejmo dum la Jultempo oni multe bezonas.
NORA (kalkulas). Dek -- dudek -- tridek -- kvardek. Ho,
dankon, dankon, Torvald; tio helpos min longe.
HELMER. Jes, vere gxi devus.
NORA. Jes, jes, vere helpos. Sed venu por ke mi montru al vi,
kion mi acxetis. Kaj kiom malmultekoste! Rigardu, novajn vestojn
por Ivar -- kaj sabron. Kaj jen cxevalo kaj trumpeto por Bob. Kaj
jen pupo kaj pupa lito por Emmy; estas simplaj; sed sxi ja
cxiuokaze baldaux dissxiros ilin. Kaj jen robsxtofo kaj tukoj por
la servistinoj; maljuna Anne-Marie devus ja havi multe pli.
HELMER. Kaj kio estas en jena paketo?
NORA (krias). Ne, Torvald, tiun vi nur rajtas vidi
cxi-vespere!
HELMER. Nu, tiel. Sed diru nun al mi, vi malsxparulineto, kion vi
pensis por vi mem?
NORA. Pa! Por mi? Mi tute nenion deziras.
HELMER. Certe vi ion deziras. Menciu al mi ion moderan, kion vi
pleje sxatus havi.
NORA. Ne, mi vere ne scias. Ho jes, auxdu, Torvald
HELMER. Nu?
NORA (palpante liajn butonojn; sen lin rigardi). Se vi volus doni
ion al mi, vi povus --; povus --
HELMER. Nu, nu, eldiru.
NORA (rapide). Vi povus doni al mi monon, Torvald. Nur tiom kiom
vi opinias, ke vi povas malhavi; kaj poste, iun tagon mi acxetos
ion.
HELMER. Sed vidu, Nora --
NORA. Ho jes, kara Torvald, faru; mi ege petas vin pri tio. Kaj
mi pendigus sur la Jularbon la monon enpakitan en ora papero. Cxu
ne estus amuze?
HELMER. Kiel oni nomas tiujn birdetojn, kiuj cxiam malsxparas
monon?
NORA. Jes, jes, monludantojn; mi ja scias. Tamen ni faru kiel mi
diras, Torvald; kaj mi havos tempon por pripensi kion mi pleje
bezonas. Cxu ne estas tre sagxe? Cxu?
HELMER (ridetante). Certe estas; kondicxe ke vi vere kapablus
reteni la monon, kiun mi al vi donas, kaj vere acxetus ion por vi
mem. Sed foje gxi malaperas en la mastrumado, kaj foje gxi
forflirtas por aliaj superfluaj acxetoj, kaj jen mi devas denove
elspezi.
NORA. Tamen, Torvald --
HELMER. Vi ne povas nei, mia kara
|