stinoj --? Tie kusxas rompita harpinglo. Nora, gxi estas
via --
NORA (rapide). Do devas esti unu el la infanoj --
HELMER. De tio vi devas vere dekutimigi ilin. Hm, hm; -- jen, mi
tamen sukcesis malsxlosi gxin (elprenas la enhavon kaj vokas en la
kuirejon) Helene! -- Helene; estingu la lampon en la koridoro.
(Li ree eniras en la sidcxambron kaj fermas la pordon de la
antauxcxambro)
HELMER (kun la leteroj en la mano). Jen. Rigardu kiel amasigxis.
(trafoliumas) Kio estas tio?
NORA (cxe la fenestro). La letero! Ho ne, ne, Torvald!
HELMER. Du vizitkartoj -- de Rank.
NORA. De doktoro Rank?
HELMER (rigardas ilin). _Doctor medicinae Rank_. Ili
kusxis plej supre; versxajne li enmetis ilin, kiam li foriris.
NORA. Cxu estas io sur ili?
HELMER. Estas nigra kruco super la nomo. Rigardu. Estas vere
tremiga kaprico. Tio aspektas ja, kvazaux li anoncus sian propran
morton.
NORA. Li ja tion faras.
HELMER. Kion? Cxu vi ion scias? Cxu li diris ion al vi?
NORA. Jes. Kiam tiuj kartoj venas, li nin fine adiauxis. Li volas
enfermi sin kaj morti.
HELMER. Mia malfelicxa amiko. Mi ja sciis, ke mi lin ne longe
havus. Sed tiom frue --. Kaj li sin kasxas kiel vundita besto.
NORA. Kiam tio _devas_ okazi, tiam estas plej bone, ke gxi
okazu senvorte. Cxu ne, Torvald?
HELMER (iras tien kaj reen). Li estis kvazaux kun-kreskinta kun
ni. Mi preskaux ne kapablas imagi lin for. Li, kun siaj suferoj kaj
sia soleco, donis kvazaux nuban fonon al nia sun-plena felicxo. --
Nu, eble estas pli bone tiel. Almenaux por li. (haltas) Eble ankaux
por ni, Nora. Nun ni du estas komplete lasitaj unu al la alia.
(cxirkauxbrakas sxin) Ho vi, mia amata edzino; sxajnas al mi, ke mi
ne povas vin teni suficxe firme. Sciu, Nora, -- multfoje mi deziras,
ke superpenda dangxero minacus vin, por ke mi povus riski vivon kaj
sangon kaj cxion, cxion por vi.
NORA (sin desxiras kaj diras forte kaj decide). Nun vi legu viajn
leterojn, Torvald.
HELMER. Ne, ne; ne cxi-nokte. Mi volas esti cxe vi, mia amata
edzino.
NORA. Kun la mortopenso pri via amiko --?
HELMER. Vi pravas. Tio skuis nin ambaux; malbeleco venis inter
nin; pensoj pri morto kaj dissolvigxo. Ni liberigxu de tio. Gxis
tiam --. Ni retirigxu ambaux al la sia.
NORA (cxirkauxbrakante lian kolon). Torvald, -- bonan nokton!
Bonan nokton!
HELMER (kisas sxin sur la frunton). Bonan nokton, vi mia eta
kantbirdo. Dormu bone, Nora. Nun mi tralegos la leterojn.
(Kun la paketo li iras
|