FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  
n ni ludu? Kasxludon? Jes, ni kasxludu. Bob sin kasxu la unua. Mi? Do mi kasxu min la unua. (Ili ludas dum rido kaj gxojkrioj en la sidcxambro kaj la apuda cxambro dekstre. Fine _Nora_ kasxas sin sub la tablo; la infanoj enkuras, sercxas, sed ne trovas sxin, auxdas sxian sufokitan ridon, kuras al la tablo, levas la tukon, ekvidas sxin. Bruega gxojo. Sxi elrampas kaj sxajnigas timigi ilin. Novaj gxojkrioj. Dume iu frapis la enirpordon; neniu tion rimarkis. Iu malfermas la pordon duone, kaj _juristo Krogstad_ aperas; li iom atendas; la ludo dauxras) KROGSTAD. Pardonu, sinjorino Helmer -- NORA (sufokata ekkrio; turnas sin kaj eksaltas duone supren). Ho, kion vi volas? KROGSTAD. Pardonu; la ekstera pordo estis nur duone fermita; iu estas forgesinta fermi gxin -- NORA (ekstaras). Mia edzo ne estas hejme, sinjoro Krogstad. KROGSTAD. Tion mi scias. NORA. Nu -- kion vi do volas? KROGSTAD. Paroli kelkajn vortojn kun vi. NORA. Kun --? (al la infanoj, mallauxte) Eniru al Anne-Marie. Kion? Ne, la fremda viro ne volas ion malbonan fari al panjo. Ni denove ludos post kiam li foriris. (Sxi kondukas la infanojn en la maldekstran cxambron kaj fermas la pordon malantaux ili) NORA (maltrankvila, atentema). Vi volas paroli kun mi? KROGSTAD. Jes, mi volas. NORA. Hodiaux --? Sed ankoraux ne estas la unua en la monato. KROGSTAD. Ne, sed estas Julvespero. Dependas de vi kian Julplezuron vi havos. NORA. Kion vi volas? Mi tute ne povas hodiaux -- KROGSTAD. Pri tio ni gxis plue ne parolu. Estas io alia. Mi esperas, ke vi havas liberan momenton? NORA. Jes, jes certe mi havas, kvankam -- KROGSTAD. Bone. Mi sidis en la restoracio de Olsen kaj vidis vian edzon malsupreniri la straton -- NORA. Nu ja -- KROGSTAD. -- kun virino. NORA. Kaj kio pri tio? KROGSTAD. Pardonu, ke mi demandas: Cxu ne tiu virino estas sinjorino Linde? NORA. Jes. KROGSTAD. Jxus veninta urben? NORA. Jes, hodiaux. KROGSTAD. Sxi estas ja via bona amikino? NORA. Jes, sxi estas. Sed mi ne komprenas -- KROGSTAD. Ankaux mi iam konis sxin. NORA. Mi scias. KROGSTAD. Ehe? Vi scias pri tiu afero. Tion mi pensis. Do, permesu ke mi vin demandu rekte: Cxu sinjorino Linde ricevos postenon en la Akciobanko? NORA. Kial vi povas permesi al vi pridemandi _min_, sinjoro Krogstad, vi, kiu estas unu el la subuloj de mia edzo? Sed cxar vi demandas, mi sciigu vin: Jes, sinjorino Linde estos dungata. Kaj estas mi, kiu pledis por s
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:

KROGSTAD

 
sinjorino
 

Krogstad

 

Pardonu

 

demandas

 

virino

 
hodiaux
 

sinjoro

 

pordon

 

gxojkrioj


infanoj

 

sciigu

 

esperas

 
parolu
 
subuloj
 

paroli

 

Hodiaux

 

atentema

 

maltrankvila

 

fermas


malantaux
 

ankoraux

 
Julplezuron
 

dungata

 
pledis
 
monato
 

Julvespero

 

Dependas

 

momenton

 
pensis

cxambron
 
demandu
 
permesu
 
amikino
 

veninta

 

Ankaux

 

komprenas

 

straton

 

malsupreniri

 
Akciobanko

kvankam

 

permesi

 

liberan

 
ricevos
 

postenon

 

restoracio

 

pridemandi

 
elrampas
 

sxajnigas

 

timigi