FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  
? NORA. Bonega! Sed cxu mi ne estas gxentila obeante vin? HELMER (prenas sxin sub la mentono). Gxentila -- cxar vi obeas vian edzon? Nu, nu, vi eta petolulino, mi bone scias, ke vi nur sxercas. Sed mi ne volas gxeni vin; vi devas provi, mi supozas. NORA. Kaj vi laboros kompreneble? HELMER. Jes (montras paketon de dokumentoj) Rigardu. Mi vizitis la bankon -- (volas eniri sian cxambron) NORA. Torvald. HELMER (haltas). Jes. NORA. Se via sciureto elkore petus vin pri io --? HELMER. Kio do? NORA. Cxu vi tion volus fari? HELMER. Unue mi devas kompreneble scii, kio tio estas. NORA. La sciuro cxirkauxkurus petole, se vi volus esti afabla kaj konsentema. HELMER. Eldiru do. NORA. La alauxdo kvivitus en cxiuj cxambroj supre kaj malsupre. HELMER. Nu ja, tion la alauxdo ja tamen faras. NORA. Mi ludus elfknabinon, kaj dancus por vi en la lunlumo, Torvald. HELMER. Nora, -- cxu ne estas tio sama, kion vi aludis en la mateno? NORA (pli proksime). Jes, Torvald, mi vere petegas vin! HELMER. Kaj vi ecx kuragxas remueli tiun aferon? NORA. Jes, jes, vi devas cedi al mi: Vi devas lasi al Krogstad havi sian oficon en la banko. HELMER. Mia kara Nora, lian oficon mi decidis por sinjorino Linde. NORA. Jes, estas ege bonvole de vi; sed vi povas ja maldungi alian oficiston anstataux Krogstad. HELMER. Tio ja estas nekredebla obstineco! Cxar vi delogigxis senpripense doni promeson pledi por li, mi farus --! NORA. Ne estas tial, Torvald. Estas por vi mem. Tiu viro skribas ja en la plej fiaj gazetoj; tion vi ja mem diris. Li povas fari al vi nedireblan malbonon. Vere mi morte timas lin -- HELMER. Aha, mi komprenas; estas malnovaj memorajxoj kiuj hantas vin. NORA. Al kio vi aludas? HELMER. Evidente vi pensas pri via patro. NORA. Jes; jes certe. Memoru nur kiel malicaj homoj skribis en la gazetoj pri pacxjo, kaj kalumniis lin tiel kruele. Mi kredas, ke ili igus lin maldungata, se la ministerio ne estus vin sendinta tien por ekzameni, kaj se vi ne estus tiom bonvola kaj helpema al li. HELMER. Mia Nonjo; estas konsiderinda diferenco inter via patro kaj mi. Via patro ne estis neriprocxebla sxtata oficisto. Sed tio estas mi; kaj tio, mi esperas, ke mi restos tiom longe kiom mi tenas mian oficon. NORA. Ho, neniu scias kion malicaj homoj povas elpensi. Nun ni povus vivi hejmece, trankvile kaj felicxe cxi tie en nia paca senzorga hejmo, -- vi kaj mi kaj la infanoj, Torvald! Jen kial mi pe
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:

HELMER

 

Torvald

 
oficon
 

alauxdo

 

malicaj

 

Krogstad

 

gazetoj

 

kompreneble

 

malbonon

 

skribis


promeson
 

Memoru

 

pensas

 

skribas

 

hantas

 

memorajxoj

 

malnovaj

 

komprenas

 

nedireblan

 

Evidente


aludas

 

ekzameni

 

hejmece

 

elpensi

 

trankvile

 

felicxe

 

infanoj

 

senzorga

 

restos

 
ministerio

maldungata

 
sendinta
 

senpripense

 

kalumniis

 

kruele

 

kredas

 

bonvola

 

helpema

 

neriprocxebla

 

sxtata


oficisto

 

esperas

 

konsiderinda

 

diferenco

 

pacxjo

 

haltas

 

sciureto

 
elkore
 

cxambron

 

dokumentoj