FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  
te en la sidcxambron.) LINDE. Bonan vesperon. NORA. Kristine! HELMER. Nu do, sinjorino Linde, vi cxi tie tiom malfrue? LINDE. Jes, pardonu; mi ege volis vidi Nora kostumita. NORA. Cxu vi sidis cxi tie min atendante? LINDE. Jes; bedauxrinde mi ne venis suficxe frue; vi jam estis supre; kaj mi ne volis hejmeniri antaux ol mi vin vidis. HELMER (forprenas la sxalon de Nora). Jes, bone rigardu sxin. Mi opinius, ke sxi valoras esti rigardata. Cxu sxi ne estas cxarma, sinjorino Linde? LINDE. Jes, vere sxi estas -- HELMER. Cxu sxi ne estas mirinde delikata? Tio estis ankaux la komuna opinio de la festenanoj. Sed terure obstina sxi estas, -- la dolcxa etulino. Kion ni faru pri tio? Imagu, mi preskaux devis uzi forton por kunvenigi sxin. NORA. Ho, Torvald, vi pentos pri tio, ke vi ne permesis al mi ecx nur duonan horon pli. HELMER. Jen, vi auxdas, sinjorino. Sxi dancas sian Tarantelon, -- faras bruegan sukceson, -- meritan, -- kvankam estis en la esprimado eble iom tro da natureco; mi opinias, -- iom pli ol laux strikta mezuro estus konforma al la postuloj de arto. Sed tamen! La cxefa afero estas, -- sxi sukcesas; sxi faras bruan sukceson. Cxu mi post tio lasu sxin resti? Redukti la impreson? Ne dankon; mi prenis mian cxarman kaprean knabineton -- kaprican kaprean knabineton, mi povus diri -- sub la brakon; rapidan rondiron tra la salono; klinigxon al cxiuj flankoj, kaj -- kiel oni diras en lingvo de romanoj -- la bela vido malaperis. Finalo cxiam kreu efekton, sinjorino Linde; sed _tion_ mi ne kapablas komprenigi al Nora. Puf, estas varme cxi tie. (jxetas la domenon sur segxon kaj malfermas la pordon de sia cxambro) Kio? Estas mallume. Nu ja; kompreneble. Pardonu -- (li tien eniras kaj ekbruligas kelkajn lumojn) NORA (flustras rapide kaj senspire). Nu?! LINDE (mallauxte). Mi parolis kun li. NORA. Kaj jen --? LINDE. Nora, -- vi devas diri cxion al via edzo. NORA (senvocxe). Mi sciis. LINDE. Vi ne havas kauxzon por ion timi flanke de Krogstad; sed paroli vi devas. NORA. Mi ne parolos. LINDE. Do parolos la letero. NORA. Dankon, Kristine; mi nun scias, kio estas farenda. Ts --! HELMER (revenas). Nu, sinjorino, cxu vi nun admiris sxin? LINDE. Jes; kaj nun mi volas diri bonan nokton. HELMER. Ho, jam nun? Cxu estas via, tiu trikajxo? LINDE (prenas gxin). Jes; dankon; mi preskaux forgesis gxin. HELMER. Do vi trikas? LINDE. Jes ja. HELMER. Sciu, vi devus prefere brodi.
PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:

HELMER

 

sinjorino

 
Kristine
 

knabineton

 

kaprean

 

parolos

 

sukceson

 

dankon

 

preskaux

 

jxetas


cxambro
 

mallume

 

pordon

 

segxon

 

malfermas

 

domenon

 

klinigxon

 

salono

 

flankoj

 

rondiron


brakon

 

rapidan

 

efekton

 

kapablas

 

komprenigi

 

Finalo

 

lingvo

 

romanoj

 

malaperis

 
farenda

revenas

 
admiris
 

Krogstad

 

paroli

 

letero

 

Dankon

 

prefere

 

trikas

 

forgesis

 

nokton


trikajxo

 

prenas

 

flanke

 

flustras

 

rapide

 

senspire

 

mallauxte

 
lumojn
 

kelkajn

 

Pardonu