la
koto.
NORA. Sed pro Dio, sinjoro Krogstad, mi tute ne kapablas helpi
vin.
KROGSTAD. Estas tial, ke vi ne volas; sed mi havas rimedojn por
vin devigi.
NORA. Vi ne intencas diri al mia edzo, cxu? ke mi sxuldas monon
al vi?
KROGSTAD. Hm, se mi tamen al li dirus?
NORA. Estus de vi fia ago. (plorsingulte) Tiun sekreton, kiu
estas mia felicxo kaj fiero, tiun li ekscius en tia abomena kaj
plumpa maniero, -- ekscius gxin de _vi_. Vi jxetus min en
terurajn malagrablajxojn --
KROGSTAD. Nur malagrablajxojn?
NORA (impete). Sed nur faru; estos plej fatale por vi mem; cxar
tiam mia edzo vere vidos, kia malbona homo vi estas, kaj tiam vi
tute ne konservos vian oficon.
KROGSTAD. Mi demandis, cxu estas nur familiaj malagrablajxoj,
kiujn vi timas?
NORA. Se mia edzo ekscios, kompreneble li tuj pagos la reston;
kaj poste ni havos neniun rilaton al vi.
KROGSTAD (pasxon pli proksimen). Auxskultu, sinjorino Helmer; --
aux via memorkapablo estas iom malforta, aux vi ne bone komprenas
negocajn aferojn. Mi vidas, ke mi devas orientigi vin iom pli bone
pri la afero.
NORA. Kiel do?
KROGSTAD. Kiam via edzo estis malsana, vi venis al mi por
pruntepreni mil ducent talerojn.
NORA. Mi sciis pri neniu alia.
KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon --
NORA. Vi ja faris.
KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon sub certaj kondicxoj.
Vi estis tiam tiel okupata pri la malsano de via edzo, kaj tiom
febre sercxis vojagxmonon, ke vi, mi kredas, ne klare pensis pri
akcesoraj cirkonstancoj. Tial ne estas malutile veki vian memoron.
Do; mi promesis havigi al vi la monon kontraux sxuldatesto, kiun mi
redaktis.
NORA. Jes, kaj kiun mi subskribis.
KROGSTAD. Bone. Sed sube mi skribis kelkajn liniojn, laux kiuj
via patro garantiis por la sxuldo. Tiujn liniojn via patro devus
subskribi.
NORA. Devus --? Li ja subskribis.
KROGSTAD. Mi metis la daton en blanko; tio signifis, ke via patro
skribu mem la daton, kiam li subskribis la paperon. Cxu sinjorino
memoras tion?
NORA. Jes, mi opinias --
KROGSTAD. Mi transdonis al vi la sxuldateston, por ke vi sendu
gxin perposxte al via patro. Vi memoras, cxu ne?
NORA. Jes.
KROGSTAD. Kaj tion vi kompreneble tuj faris; cxar jam post kvin
aux ses tagoj vi transdonis al mi la ateston kun la subskribo de
via patro. Kaj mi elpagis al vi la sumon.
NORA. Nu ja; cxu mi ne repagis la partojn regule?
KROGSTAD. Jes, suficxe, jes. Sed por reveni al tio, kion ni
priparol
|