FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   >>  
ve iri tian vojon. Tion mi neniam pardonos al li. Adiaux, sinjorino. (Li eliras tra la antauxcxambro.) NORA (al la pordo de la antauxcxambro, malfermas gxin duone kaj sxtelauxskultas). Foriras. Ne liveras la leteron. Ho ne, ne, estus ja tute neeble! (malfermas la pordon pli kaj pli) Kio estas? Li staras ekstere. Ne malsupreniras la sxtuparon. Cxu li hezitas? Li eble --? (Letero falas en la leterskatolon; poste oni auxdas la pasxojn de _Krogstad_ perdigxantaj malsupre de la sxtuparo) NORA (kun mallauxta ekkrio, kuras trans la plankon kaj al la tablo apud la sofo; mallonga pauxzo). En la leterskatolo! (sxteliras timeme al la pordo de la antauxcxambro) Tie gxi kusxas. -- Torvald, Torvald, -- nun ni estas sensavaj! LINDE (venas kun la kostumo el la maldekstra cxambro). Nun mi ne trovas ion plian por ripari. Eble ni surprovu --? NORA (rauxke kaj mallauxte). Kristine, venu cxi tien. LINDE (jxetas la kostumon sur la sofon). Kio estas al vi? Vi aspektas kiel konfuzita. NORA. Venu. Vi vidas tiun leteron? _Tie_; vidu, -- tra la vitrajxo en la leterskatolo. LINDE. Jes, jes; mi bone vidas. NORA. Tiu letero estas de Krogstad -- LINDE. Nora, -- estas Krogstad, kiu pruntedonis al vi la monon! NORA. Jes, kaj nun Torvald sciigxos pri cxio. LINDE. Kredu min, Nora, estas la pli bona por vi ambaux. NORA. En tio estas pli, ol vi scias. Mi skribis falsan nomon. LINDE. Sed pro la cxielo --? NORA. Nun restas nur diri al vi, Kristine, ke vi estu mia atestanto. LINDE. Atestanto? Kiel? Kion mi --? NORA. Se mi frenezigxos, -- kaj tio ja povus okazi -- LINDE. Nora! NORA. Aux se io alia al mi okazus, -- io, tiel ke mi ne povus cxeesti tie cxi -- LINDE. Nora, Nora, vi estas ja tute kiel freneza! NORA. Se estus iu, kiu volus preni sur sin la tutan kulpon, vi komprenas -- LINDE. Jes, ja, sed kiel vi povus pensi --? NORA. Tiam vi atestu, ke ne estas vero, Kristine. Mi tute ne estas freneza; mi havas mian plenan prudenton nun; kaj mi diras al vi: Neniu alia sciis pri la afero. Mi sola faris cxion. Memoru tion. LINDE. Mi faros. Sed mi ne komprenas cxion cxi. NORA. Ho, kiel vi tion komprenus? Estas ja la mirindajxo, kiu nun okazos. LINDE. La mirindajxo? NORA. Jes, la mirindajxo. Sed estas tiom terure, Kristine; gxi nepre ne okazu, ne por kiu ajn prezo en la mondo. LINDE. Mi iros rekte por paroli kun Krogstad. NORA. Ne iru al li; li faros al vi ion malbonan! LINDE. Estis tempo, kiam
PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   >>  



Top keywords:

Krogstad

 
Kristine
 

Torvald

 

mirindajxo

 

antauxcxambro

 

komprenas

 
leterskatolo
 

malfermas

 

leteron

 

freneza


ambaux

 

Atestanto

 

okazus

 
cxielo
 
restas
 

frenezigxos

 

skribis

 

atestanto

 

falsan

 

terure


okazos
 

Memoru

 
komprenus
 

malbonan

 
paroli
 
kulpon
 

cxeesti

 

prudenton

 

plenan

 
atestu

leterskatolon
 
Letero
 
sxtuparon
 
hezitas
 

auxdas

 

pasxojn

 

plankon

 

ekkrio

 

mallauxta

 
perdigxantaj

malsupre

 

sxtuparo

 

malsupreniras

 
ekstere
 

neniam

 

pardonos

 

Adiaux

 
sinjorino
 

eliras

 

neeble