FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  
injorino Linde. RANK. Nu tiel. Nomo, kiun oni ofte auxdas en cxi tiu hejmo. Mi kredas ke mi preterpasis vin, Sinjorino, en la sxtuparo, kiam mi venis. LINDE. Jes; mi supreniras malrapide; mi ne bone eltenas. RANK. Aha, iom kaduka interne? LINDE. Prefere trostrecxita. RANK. Nenio alia? Do vi certe venis al la urbo por iom ripozi en la multaj festenoj? LINDE. Mi venis por trovi laboron. RANK. Cxu tio estu efika rimedo kontraux troa strecxo? LINDE. Oni devas vivi, sinjoro doktoro. RANK. Jes, estas ja gxenerala opinio, ke estas tiom necese. NORA. Ho, ne troigu, doktoro Rank, -- ankaux vi volas tamen vivi. RANK. Certe jes, mi volas. Tiel mizera kiel mi estas, mi tamen deziras subigxi plej longe la torturon. Estas same pri cxiuj miaj pacientoj. Kaj tiel estas ankaux pri la morale infektitaj. Gxuste nun estas unu tia morale malsanuleja kandidato cxe Helmer -- LINDE (mallauxte). Aj! NORA. Al kiu vi aludas? RANK. Nu, estas iu juristo Krogstad, homo pri kiu vi nenion scias. Difektigxis liaj karakterradikoj, Sinjorino. Sed ecx li, kvazaux estus gravege, komencis paroli pri la neceso _vivi._ NORA. Eh, pri kio volis li paroli kun Torvald? RANK. Vere mi ne scias; mi auxdis nur, ke estas io pri la Akciobanko. NORA. Mi ne sciis ke Krog --, ke tiu juristo Krogstad havas rilaton kun la Akciobanko. RANK. Sed jes, li estas iel dungita tie. (al sinjorino _Linde_) Mi ne scias, cxu oni ankaux en via distrikto havas tiajn homojn, kiuj anhelante cxirkauxkuras por elflari moralan putradon, kaj poste enmetigi la koncernaton por observado en iun avantagxan oficon. La sanaj devas rezignacie stari ekstere. LINDE. Estas ja la malsanaj, kiuj pleje bezonas lokon interne. RANK (sxultrotiras). Jen gxuste tio. Estas tiu konsidero, kiu faras el nia socio malsanulejon. (_Nora_ en siaj propraj pensoj, ekridas kaj frapas la manojn.) RANK. Kial vi ridas pri tio? Cxu vi funde scias kio estas la socio? NORA. Cxu mi zorgu pri tiu teda socio? Mi ridis pri io tute alia, -- io ege amuza. -- Diru, doktoro Rank, -- cxiuj kiuj nun estas dungitaj en la Akciobanko, estos nun dependaj de Torvald, cxu ne? RANK. Do estas _tio_, kion vi trovas tiom ege amuza? NORA (ridetas kaj kantetas). Lasu al mi pri tio! Lasu al mi pri tio! (pasxas tien kaj reen sur la planko) Jes, vere estas ege amuze pensi, ke ni -- ke Torvald ekhavis tiom da influo sur multajn homojn. (elprenas la saketon el la posxo) Doktoro Rank, bonvolu
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  



Top keywords:

ankaux

 

doktoro

 
Akciobanko
 

Torvald

 

homojn

 

morale

 

juristo

 

paroli

 

Krogstad

 

Sinjorino


interne
 

malsanulejon

 

malsanaj

 

rezignacie

 

ekstere

 

sxultrotiras

 

konsidero

 

bezonas

 

gxuste

 

avantagxan


auxdas

 

anhelante

 

cxirkauxkuras

 

distrikto

 

sinjorino

 

elflari

 

moralan

 

oficon

 

observado

 
koncernaton

putradon

 
enmetigi
 

frapas

 

planko

 

injorino

 

kantetas

 

pasxas

 

ekhavis

 

Doktoro

 

bonvolu


saketon

 

elprenas

 

influo

 

multajn

 

ridetas

 

trovas

 

manojn

 
propraj
 

pensoj

 

ekridas