?
KROGSTAD. La plimulto el ni pensas _tiel_ komence. Ankaux mi
pensis pri tio; sed honton al mi, mi ne havis kuragxon --
NORA (senvocxe). Ankaux mi ne.
KROGSTAD (sensxargxigita). Cxu ne vere; ankaux vi ne
kuragxas?
NORA. Mi ne kuragxas; mi ne kuragxas.
KROGSTAD. Estus ankaux ega stultajxo. Post la kulmino de la unua
familia sxtormo --. Mi havas en mia posxo leteron al via edzo --
NORA. Kaj tie vi rakontas cxion?
KROGSTAD. En kiel eble plej indulgaj esprimoj.
NORA (rapide). Tiun leteron li ne ricevu. Dissxiru gxin. Mi tamen
havigos monon.
KROGSTAD. Pardonu, Sinjorino, sed cxu mi ne jxus diris al vi --
NORA. Ba! Mi ne parolas pri la mono, kiun mi al vi sxuldas. Diru
al mi kioman sumon vi postulas de mia edzo, kaj mi havigos al vi la
monon.
KROGSTAD. Mi postulas neniun monon de via edzo.
NORA. Kion vi do postulas?
KROGSTAD. Tion vi sciu. Mi volas min restarigi, sinjorino; volas
supren; kaj por tio via edzo helpu min. Dum unu jaro kaj duono mi
faris nenion malhonestan; en tiu periodo mi batalis kontraux peniga
malricxeco; mi estis kontenta laborigante min supren sxtupon post
sxtupo. Nun mi estas forpelita, kaj mi ne lasas min kontentigi nur
per indulga reakcepto. Mi volas supren, auxdu. Mi volas reen en la
bankon, -- ekhavi pli altan postenon; via edzo starigu postenon por
mi --
NORA. Tion li neniam faros!
KROGSTAD. Li faros; mi konas lin; li ecx ne kuragxos grumbli. Tuj
kiam mi estos tie interne kune kun li, vi vidos! Post jaro mi estu
la dekstra mano de la direktoro. Estos Nils Krogstad kaj ne Torvald
Helmer, kiu estros la Akciobankon.
NORA. Tion vi neniam spertos!
KROGSTAD. Eble vi volas --?
NORA. Nun mi kuragxas.
KROGSTAD. Pa, vi ne timigas min. Delikata, dorlotata sinjorino,
kiel vi --
NORA. Vi vidos; vi vidos!
KROGSTAD. Sub la glacio, eble? Profunde en la malvarma,
karbonigra akvo? Kaj poste en la printempo flosanta elprofunde,
malbela, nerekonebla, kun defalanta hararo.
NORA. Vi ne timigas min.
KROGSTAD. Ankaux vi ne timigas min. Tiajxojn oni ne faras,
sinjorino Helmer. Krome por kio utilus? Mi tamen havas lin en la
posxo.
NORA. Poste? Kiam mi ne plu --?
KROGSTAD. Cxu vi forgesas, ke tiam _mi_ decidos pri via
reputacio?
(_Nora_ konsternita staras lin rigardante)
KROGSTAD. Nu jes, nun mi avertis vin. Ne faru iun stultajxon.
Kiam Helmer estos ricevinta mian leteron, mi atendos mesagxon de
li. Kaj bone memoru, ke estas via edzo, kiu mem devigis min deno
|