is, -- estis ja zorgoplena tempo por vi tiam, sinjorino?
NORA. Jes, vere estis.
KROGSTAD. Via patro kusxis tre malsana, mi kredas.
NORA. Estis cxe la fino.
KROGSTAD. Mortis baldaux poste.
NORA. Jes.
KROGSTAD. Diru al mi, sinjorino Helmer, cxu vi eble memoras la
tagon kiam via patro mortis? Kiun tagon en la monato, mi volas
diri.
NORA. Pacxjo mortis la 29-an de Septembro.
KROGSTAD. Tute gxuste; pri tio mi havigis informon. Tial estas
strangajxo, (elprenas paperon) kiun mi ne povas klarigi al mi.
NORA. Kiu strangajxo? Mi ne scias --
KROGSTAD. Estas jena strangajxo, ke via patro subskribis tiun
sxuldateston tri tagojn post sia morto.
NORA. Kiel? Mi ne komprenas --
KROGSTAD. Via patro mortis la 29-an de Septembro. Sed rigardu.
Cxi tie via patro metis daton de sia subskribo la 2-an de Oktobro.
Cxu ne strange, sinjorino?
NORA. (silentas)
KROGSTAD. Vi povas tion klarigi, cxu?
NORA. (dauxre silentas)
KROGSTAD. Rimarkinde estas ankaux, ke la vortoj 2-an de Oktobro
kaj la jaro ne estas skribitaj per la manskribo de via patro, sed
per manskribo kiun mi opinias konata. Nu, tio ja estas klarigebla;
via patro eble forgesis datumi sian subskribon, kaj poste iu alia
hazarde faris tion antaux ol oni sciis pri la morto. Ne estas
trompo en tio. Estas la subskribo de la nomo kiu gravas. Kaj
_tiu_ ja estas auxtentika, sinjorino Helmer? Estas ja vere via
patro, kiu mem skribis sian nomon tie? Cxu ne?
NORA (post mallonga pauxzo, jxetskuas la kapon kaj rigardas lin
spite). Ne, tiel ne estas. Estas _mi_, kiu skribis la nomon de
pacxjo.
KROGSTAD. Auxdu, sinjorino, -- cxu vi scias, ke tio ja estas
dangxera konfeso?
NORA. Kial? Vi baldaux ricevos vian monon.
KROGSTAD. Permesu al mi fari demandon: Kial vi ne sendis la
paperon al via patro?
NORA. Ne eblis. Pacxjo ja kusxis malsana. Se mi petus lian
subskribon, mi devus ankaux diri al li por kio ni uzus la monon.
Sed mi ne povis diri al li, kiu tiom malsanis, ke la vivo de mia
edzo estas en dangxero. Estis ja neeble.
KROGSTAD. Do estus pli bone por vi, se vi tiam rezignus pri tiu
vojagxo eksterlanden.
NORA. Ne; estis ja neeble. Tiu vojagxo ja savus la vivon de mia
edzo. Mi ne povis rezigni pri gxi.
KROGSTAD. Sed vi ne pensis, ke estas trompo kontraux mi --?
NORA. Tion mi tute ne povis konsideri. Mi neniel gxenis min pri
vi. Mi ne toleris vin pro tiuj senkoraj malfacilajxoj, kiujn vi
faris, kvankam vi sciis kiom dangxera estis la sanstato d
|