uli vin pri la rezulto?
RANK. Jes, vere vi povas.
NORA. Gxi do estas bona?
RANK. La plej eble bona por kuracisto kiel por paciento, --
certeco.
NORA (rapide kaj esplorante). Certeco?
RANK. Kompleta certeco. Cxu mi ne devus havi gajan vesperon
poste?
NORA. Jes, vi gxuste faris, doktoro Rank.
HELMER. Tion ankaux mi diras; se vi nur ne suferos pro tio
morgaux.
RANK. Nu, en la vivo oni ja nenion ricevas senpage.
NORA. Doktoro Rank, -- sxajnas ke vi multe sxatas maskeradojn?
RANK. Jes, kiam estas suficxe multaj burleskaj maskoj --
NORA. Auxskultu; kio ni du estu en la venonta maskerado?
HELMER. Vi eta, frivolino, -- cxu vi jam pensas pri la
venonta!
RANK. Ni du? Jes, tion mi al vi diru; vi estu felicxo-feino.
HELMER. Jes, sed eltrovu kostumon, kiu tion montras.
RANK. Lasu vian edzinon sin prezenti, tiel kiel sxi staras kaj
iras tra la mondo --
HELMER. Vere trafe dirite. Sed cxu vi ne scias, kio vi mem volas
esti?
RANK. Jes, mia kara amiko, pri tio mi estas tute certa.
HELMER. Nu?
RANK. En la venonta maskerado mi estos nevidebla.
HELMER. Jen stranga kaprico.
RANK. Ekzistas granda, nigra cxapelo --; cxu vi neniam auxdis pri
la malaperiga cxapelo? Per tiu oni sin kovros, kaj neniu onin
vidos.
HELMER (kun subpremita rideto). Ne, jen vi pravas.
RANK. Sed mi ja tute forgesas, pro kio mi venis. Helmer, donu al
mi cigaron, unu el la nigraj Havana.
HELMER. Kun plej granda plezuro. (prezentas ujon)
RANK (prenas unu kaj trancxas la pinton). Dankon.
NORA (frotas alumeton). Permesu al mi doni al vi fajron.
RANK. Dankon pro tio. (Sxi tenas por li la alumeton; li
ekbruligas la cigaron) Kaj nun, adiaux!
HELMER. Adiaux, adiaux, kara amiko!
NORA. Dormu bone, doktoro Rank.
RANK. Dankon por tiu deziro.
NORA. Deziru al mi la samon.
RANK. Al vi? Nu ja, cxar vi tion volas --. Dormu bone. Kaj dankon
pro la fajro. (Li kapsalutas al ambaux kaj foriras)
HELMER (mallauxte). Li trinkis konsiderinde.
NORA (distrite). Eble.
(_Helmer_ prenas el la posxo sian sxlosilaron kaj iras en
la antauxcxambron)
NORA. Torvald -- kion vi intencas tie?
HELMER. Mi devas malplenigi la leterskatolon; gxi estas tute
plena; ne estos loko por la gazetoj morgaux frue --
NORA. Cxu vi intencas labori cxi-nokte?
HELMER. Vi ja scias, ke mi ne volas. -- Kio estas tio? Iu fusxis
la seruron.
NORA. La seruron --?
HELMER. Jes, certe, tiel estas. Kio povas esti? Mi ne kredus, ke
la servi
|