multe sxatas. Ho,
mi tre sxatus esti helpa al vi.
LINDE. Kiel afabla vi estas, Nora, ke vi tiom fervoras por mia
afero, -- duoble afable de _vi_, kiu mem spertis tiom malmulte
de la elprovoj kaj problemoj de la vivo.
NORA. Mi --? Mi spertis malmulte, --?
LINDE (ridetante). Nu Dio mia, tiometan pinglolaboron kaj
tiajxojn --. Vi estas infano, Nora.
NORA (rektigas la kapon kaj iras plankmezen). Tion vi ne diru
tiel arogante.
LINDE. Nu --?
NORA. Vi estas egala al la aliaj. Vi cxiuj opinias, ke mi tauxgas
al nenio grava --
LINDE. Nu, nu --
NORA. -- ke mi elprovis nenion en cxi tiu malfacila mondo.
LINDE. Kara Nora, vi ja jxus rakontis al mi cxiujn viajn
travivajxojn.
NORA. Pa, -- tiujn bagatelojn! (mallauxte) Mi ne rakontis pri mia
granda ago.
LINDE. Kiu granda ago? Al kio vi aludas?
NORA. Vi ignoras min tute, Kristine; sed tion vi ne devus fari.
Vi fieras, ke vi laboris tiel strecxe kaj longe por via
patrino.
LINDE. Mi vere neniun ignoras. Sed tio estas vero: mi estas fiera
kaj gxoja, kiam mi pensas, ke ebligxis al mi fari la lastan
vivtempon de mia patrino tiel senzorga.
NORA. Kaj vi ankaux estas fiera, kiam vi pensas pri via helpo al
viaj fratoj.
LINDE. Mi trovas ke tion mi rajtas.
NORA. Tion ankaux mi trovas. Sed nun vi auxdu ion, Kristine.
Ankaux mi havas kauxzon por esti fiera kaj gxoja.
LINDE. Mi ne dubas. Sed al kio vi aludas?
NORA. Parolu mallauxte. Se Torvald auxdus, jen imagu! Li devas
por neniu prezo en la mondo --; neniu devas scii, Kristine; neniu
krom vi.
LINDE. Sed kio do estas?
NORA. Venu cxi tien (tiras sxin sur la sofon flanke de si) Auxdu,
-- ankaux mi havas kauxzon por esti fiera kaj gxoja. Estas mi, kiu
savis la vivon de Torvald.
LINDE. Savis --? Kiel savis?
NORA. Mi ja rakontis al vi pri la vojagxo al Italujo. Torvald ne
travivus, se li ne estus veninta tien --
LINDE. Jes ja, via patro donis al vi la necesan monon --
NORA (ridetas). Jes, tion kredas Torvald kaj cxiuj aliaj; sed --
LINDE. Sed --?
NORA. Pacxjo donis al ni ecx ne unu sxilingon. Estis mi, kiu
havigis al ni la monon.
LINDE. Vi? La tutan grandan sumon?
NORA. Mil ducent talerojn. Kvar mil ok cent kronojn. Jen, kion vi
diras?
LINDE. Jes sed, Nora, kiel eblis? Cxu vi gajnis en la
loterio?
NORA (malestime). En la loterio? (siblas) Kia lerteco estus
tio?
LINDE. Sed de kie vi ricevis gxin?
NORA (kantetas kaj ridetas mistere). Hm; tra la la la!
LINDE. Cxar pruntep
|