i semajnoj
antauxe vi enfermis vin en via cxambro cxiun vesperon gxis malfrue
post meznokto por fari florojn por la Jularbo kaj cxiujn aliajn
mirindajxojn, per kiuj vi volis surprizi nin. Hu, estis la plej
enuiga tempo, kiun mi iam travivis.
NORA. Kontrauxe mi tute ne enuis.
HELMER (ridetante). Sed la rezulto estis milde dirite iom
modesta, Nora.
NORA. Nu, nu; jen vi denove incitetas min pri tio. Cxu mi kulpus
pri tio, ke la kato envenis kaj dissxiris cxion?
HELMER. Certe ne, mia kompatinda Nonja. Vi plej volonte emis
gxojigi nin cxiujn, kaj tio estas la cxefa afero. Sed estas bone,
ke tiu tempo de malricxeco estas pasinta.
NORA. Ho jes, estas vere gxojige.
HELMER. Nun mi ne bezonas sidi cxi tie sola kaj enui; kaj vi ne
bezonas turmenti viajn benitajn okulojn kaj viajn etajn, delikatajn
manojn --
NORA (manklakas). Ne, cxu ne, Torvald, tion ni ne plu bezonas? Ho
kiel mirinde bone estas tion auxdi! (prenas lian brakon) Nun mi
konfidu al vi kiel mi intencas cxion arangxi, Torvald. Tuj post la
Jultagoj -- (oni sonorigas) Ha! sonoras! (ordigas iom en la
sidcxambro) Iu venos. Nu do, cxagrene!
HELMER. Por vizitoj mi ne estas hejme; memoru tion.
CxAMBRISTINO (cxe la enireja pordo). Sinjorino, venas fremda
virino --
NORA. Enlasu sxin.
CxAMBRISTINO (al _Helmer_). Kaj la doktoro venis
samtempe.
HELMER. Li iris rekte en mian cxambron, cxu?
CxAMBRISTINO. Jes, li tien iris.
(_Helmer_ iras en sian cxambron. La _cxambristino_
enlasas _sinjorinon Linde_, kiu estas vojagxvestita, kaj
fermas post sxi)
LINDE (singxena kaj iom hezitanta). Bonan tagon, Nora.
NORA (necerta). Bonan tagon --
LINDE. Vi eble ne rekonas min.
NORA. Ne; mi ne scias -- nu jes, sxajnas al mi -- (ekkrias) Sed? --
Kristine? Cxu efektive estas vi?
LINDE. Jes, estas mi.
NORA. Kristine! Kaj mi kiu ne rekonis vin! Sed kiel do povis mi --?
(iom malrapide) Kiom vi aliigxis, Kristine!
LINDE. Jes, versxajne -- aliigxis. Dum naux -- dek longaj jaroj --
NORA. Cxu pasis tiom da tempo post kiam ni vidis unu la alian?
Jes, vere ja estas. Ho, la ok lastaj jaroj estis felicxega tempo,
kredu. Kaj jen vi do venis cxi tien en la urbon? Faris la longan
vojagxon dumvintre. Brava vi estas.
LINDE. Mi jxus venis per la vaporsxipo matene.
NORA. Por amuzigxi dum la Julsemajno, kompreneble. Ho, kiom gxuige!
Jes, amuzigxi, tion ni vere faru. Sed deprenu viajn supervestojn.
Vi ne frostas, cxu? (helpas sxin) Jen; nun ni sidigu nin agrable
|