FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   >>   >|  
estis post tiam, ecx ne horon. Kaj la infanoj estas sanaj, kiel ankaux mi. (eksaltas kaj manfrapas) Ho Dio, ho Dio, Kristine, estas vere mirinde vivi kaj esti felicxa! -- --. Sed fi, estas abomene miaflanke --; mi ja nur priparolas miajn proprajn aferojn. (eksidas sur skabelon tute apud sxi kaj metas la brakojn sur sxian genuon) Ho, ne koleru kontraux mi! -- Diru, cxu efektive estas vero, ke vi ne amis vian edzon? Kial vi do akceptis lin? LINDE. Mia patrino ankoraux vivis; sed sxi kusxis senhelpe malsana en la lito. Kaj mi devis ankaux zorgi pri miaj du pli junaj fratoj. Mi ne trovis, ke estas sagxe rifuzi lian edzigxpeton. NORA. Ne, ne; eble vi pravas. Do tiam li estis ricxa? LINDE. Li estis suficxe bonhava, mi opinias. Sed estis ne sekuraj aferoj, Nora. Kiam li mortis, cxio perdigxis, kaj nenio restis. NORA. Kaj poste --? LINDE. Nu, mi devis iel trabati min pere de eta komerco kaj malgranda lernejo, kaj kion mi krome povis elpensi. La lastaj tri jaroj por mi estis seninterrompa, senripoza labortago. Nun gxi atingis finon, Nora. Mia kompatinda patrino ne plu bezonas min, cxar sxi forpasis. Kaj nek la knaboj; ili havas oficojn kaj povas zorgi pri si mem. NORA. Kiom vi devas senti vin sensxar -- LINDE. Ho ne! -- nur tiom senmezure superflua. Neniun por kiu plu vivi. (ekstaras malkviete) Tial mi ne plu eltenis en tiu solecejo. En cxi tiu urbo certe estas pli da eblecoj trovi ion, kio povas absorbi min kaj okupi miajn pensojn. Mi dezirus esti tiom felicxa, ke mi trovus dauxran oficon, iun oficejan laboron -- NORA. Tamen, Kristine, tio estas terure strecxa, kaj vi aspektas suficxe strecxita antauxe. Estus pli bone por vi veni al iu banloko. LINDE (iras al la fenestro). Mi ne havas pacxjon, kiu povus doni al mi vojagxmonon, Nora. NORA (ekstaras). Ho, ne koleru kontraux mi. LINDE (pli proksime). Kara Nora, nun vi ne koleru kontraux mi. La plej malbona en situacio kia la mia, estas ke gxi kauxzas tiom da amareco en la animo. Oni havas neniun por kiu labori; sed tamen oni devas eltrovi eblecojn cxiuloke. Oni devas ja vivi; kaj sekve oni farigxas egoisto. Kiam vi rakontis pri la felicxa sxangxo en via situacio -- kredu -- mi ne tiom gxojigxis pro vi, kiom pro mi mem. NORA. Kiel tio? Ho, nun mi komprenas. Vi opinias, ke eble Torvald povus fari ion por vi. LINDE. Jes, tion mi pensis. NORA. Li faru, Kristine. Lasu tion al mi; mi enkondukos la aferon tiel lerte, lerte, eltrovos ion afablan, kion li
PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   >>   >|  



Top keywords:

koleru

 
kontraux
 
Kristine
 

felicxa

 

situacio

 

patrino

 

ekstaras

 

opinias

 
suficxe
 

ankaux


strecxita
 
antauxe
 

aspektas

 

strecxa

 

laboron

 

manfrapas

 

terure

 
eksaltas
 

vojagxmonon

 

proksime


pacxjon

 
fenestro
 
banloko
 

oficejan

 

solecejo

 

eltenis

 
eblecoj
 

dezirus

 

trovus

 

dauxran


oficon

 

pensojn

 

absorbi

 

komprenas

 

Torvald

 

gxojigxis

 

eltrovos

 

afablan

 
aferon
 

enkondukos


pensis

 

sxangxo

 

kauxzas

 
amareco
 
infanoj
 
malbona
 

neniun

 

labori

 

farigxas

 

egoisto