li volonte farus kion ajn por mi.
NORA. Li?
LINDE. Kie li logxas?
NORA. Ho, kion mi scias --? Jes, (sercxas en la posxo) Jen lia
karto. Sed la letero, la letero --!
HELMER (en sia cxambro, frapas la pordon). Nora!
NORA (krias pro timo). Ho, kio estas? Kion vi volas?
HELMER. Nu, nu, ne timu. Ni ja ne venos; vi ja sxlosis la pordon;
eble vi surprovas?
NORA. Jes, jes, mi surprovas. Mi estos tiom bela, Torvald.
LINDE (kiu legis la karton). Li ja logxas gxuste trans la
stratangulo.
NORA. Jes; sed ne helpas. Ni estas sensavaj. La letero kusxas ja
en la skatolo.
LINDE. Kaj via edzo havas la sxlosilon?
NORA. Jes, cxiam.
LINDE. Krogstad devas revoki sian leteron nelegita, li devas
elpensi iun pretekston --
NORA. Sed gxuste je tiu cxi tempo Torvald kutime --
LINDE. Igu lin prokrasti; eniru dume. Mi revenos plej eble
baldaux. (sxi eliras rapide tra la antauxcxambro)
NORA (iras al la pordo de _Helmer_, malfermas gxin kaj
enrigardas). Torvald!
HELMER (en la interna cxambro). Nu, cxu oni fine rajtas ree
enveni en sian propran cxambron? Venu, Rank, nun ni fine rigardu.
(cxe la pordo) Sed kio estas?
NORA. Kio, kara Torvald?
HELMER. Rank preparis min por grandioza kostumado.
RANK (cxe la pordo). Laux mia percepto; sed mi do eraris.
NORA. Jes, neniu rajtas admiri min en mia pompo antaux
morgaux.
HELMER. Sed kara Nora, vi aspektas vere strecxita. Cxu vi tro
multe ekzercis?
NORA. Ne, mi ankoraux tute ne ekzercis.
HELMER. Estos tamen necese --
NORA. Jes, estos tute necese, Torvald. Sed mi neniel progresas
sen via helpo; mi cxion tute forgesis.
HELMER. Nu, ni baldaux refresxigu cxion.
NORA. Jes, vi devas helpi min, Torvald. Promesu al mi! Ho, mi
tiom timas. La grandan festenon --. Vi devas dedicxi vin tute por mi
cxi-vespere. Ecx ne etan bankaferon; ecx ne plumon en la mano. Do?
Cxu ne, kara Torvald?
HELMER. Mi promesas; hodiaux vespere mi estos tute je via
dispono, -- vi senhelpa etulino. -- Hm, jen, unue ion -- (iras al la
pordo de la antauxcxambro)
NORA. Kion vi volas rigardi tie?
HELMER. Nur vidi cxu venis letero.
NORA. Ne, ne; ne faru, Torvald!
HELMER. Kion do?
NORA. Torvald, mi petas vin; estas neniu.
HELMER. Permesu al mi rigardi. (volas iri)
(_Nora_, cxe la piano, frapas la unuajn taktojn de la
_Tarantelo_)
HELMER (cxe la pordo, haltas). Aha!
NORA. Mi ne povas danci morgaux, se mi ne ekzercos kun vi.
HELMER (iras al sxi). Cxu vi vere estas tio
|