tie apud la forno. Ne, ne; tien en la braksegxon! En la balanca
segxo mi volas sidi. (prenas sxiajn manojn) Jes nun vi ree havas
vian antauxan vizagxon; estis nur en la unua momento --. Iom pli
pala vi farigxis, Kristine, -- kaj eble iom pli malgrasa.
LINDE. Kaj multe, multe pli maljuna, Nora.
NORA. Jes, eble iomete pli maljuna, iometete; tute ne multe.
(haltas subite; serioze) Ho, sed mi senpripensa homo, kiu sidas
babilante! Dolcxa, benita Kristine, cxu vi povas pardoni min?
LINDE. Pri kio vi pensas, Nora?
NORA (malrapide). Kompatinda Kristine, vi ja farigxis
vidvino.
LINDE. Jes, antaux tri jaroj.
NORA. Ho, mi tion ja sciis; mi legis pri tio en la gazetoj. Ho,
Kristine, kredu min; tiam mi ofte intencis skribi al vi; sed cxiam
mi prokrastis, kaj cxiam io intervenis.
LINDE. Kara Nora, tion mi bone komprenas.
NORA. Estis ja malafable miaflanke, Kristine. Ho, kompatinda vi!
Kiom vi travivis. -- Kaj li neniom postlasis por vin vivteni?
LINDE. Neniom.
NORA. Kaj neniujn infanojn?
LINDE. Neniujn.
NORA. Do vere nenion?
LINDE. Ecx ne aflikton aux sopiron kiel etan konsolon.
NORA (rigardas sxin dubeme). Tamen, Kristine, kiel tio eblas?
LINDE (ridetas afliktite, kaj tusxas sxiajn harojn). Nu, tio foje
okazas, Nora.
NORA. Tute sola. Kiom terure peze por vi. Mi havas tri dolcxajn
infanojn. Sed nun vi ne povas vidi ilin, cxar ili eliris kun la
vartistino. Tamen, rakontu nun al mi, cxion --
LINDE. Ne, ne, ne, prefere rakontu vi.
NORA. Ne, vi komencu. Hodiaux mi ne volas esti egoisto. Hodiaux
mi volas pensi nur pri viaj aferoj. Tamen unu novajxon mi devas
diri al vi. Cxu vi scias pri la granda felicxo, kiu okazis al ni
laste?
LINDE. Ne. Kaj _kiu_?
NORA. Pensu, mia edzo nomigxis direktoro de la Akciobanko!
LINDE. Via edzo? Ho kia sxanco --!
NORA. Jes ja, ega! Nur esti advokato, tio ja ne estas firma
vivtenado, precipe kiam oni ne volas okupi sin pri aliaj aferoj ol
tiuj, kiuj estas honestaj kaj bontonaj. Kaj kompreneble Torvald
neniam volis; kaj pri tio mi tute samopinias kun li. Ho, imagu kiom
ni gxojas! Li ekfunkcios en la banko jam de novjaro, kaj tiam li
ricevos grandan salajron kaj multajn procentojn. De nun ni povas
vivi tute alimaniere ol antauxe, -- gxuste kiel ni deziras. Ho,
Kristine, kiom mi sentas min sxveba kaj felicxa! Cxar estas ja
gxuige havi multe da mono kaj ne bezoni maltrankviligxi. Cxu
ne?
LINDE. Jes almenaux estus kontentige havi por la necesajxoj.
NORA.
|