FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   61   62   63   64   >>  
mi ne povas, doktoro Rank; estas io tiom ekstreme ega, -- kaj konsilo kaj helpo kaj servo -- RANK. Des pli bone. Estas por mi neimageble al kio vi aludas. Sed diru do. Cxu mi ne havas vian konfidon? NORA. Jes, vi havas pli ol kiu ajn alia homo. Vi estas mia plej fidela kaj bona amiko, mi ja scias. Gxuste tial mi volas diri tion al vi. Do bone, doktoro Rank; estas io, kion vi devas helpi min, ke ne okazu. Vi scias kiom kore, korege Torvald amas min; neniun momenton li hezitus fordoni sian vivon por mi. RANK (klinita kontraux sxi). Nora, -- cxu vi do kredas, ke li estas la sola --? NORA (kun ekmoveto). -- kiu --? RANK. Kiu gxoje fordonus sian vivon por vi. NORA (peze). Nu do tiel. RANK. Mi jxuris en mi mem, ke vi tion sciu, antaux ol mi foriros. Pli bonan okazon mi neniam trovus. -- Jes, Nora, nun vi scias. Kaj nun vi ankaux scias, ke al mi vi povas vin konfidi, kiel al neniu alia. NORA (starigxas; trankvile kaj sen abrupto). Lasu min pasi. RANK (liberigas lokon por sxi, sed restas sidanta). Nora -- NORA (cxe la pordo de la antauxcxambro). Helene, enportu la lampon -- (iras al la forno) Ak, kara doktoro Rank, tio estis vere malbele farita de vi. RANK (ekstaras). Ke mi amas vin ecx pli profunde ol kiu ajn alia? Cxu _tio_ estas malbela? NORA. Ne, sed ke vi lasis vin mem elbabili. Tio estis ja tute ne necesa -- RANK. Kion vi aludas? Cxu vi do sciis --? (La _cxambristino_ envenas kun la lampo, metas gxin sur la tablon kaj ree eliras.) RANK. Nora, -- sinjorino Helmer, -- mi demandas vin, cxu vi ion sciis? NORA. Ho, kiel mi sciu, kion mi sciis aux ne sciis? Mi vere ne povas diri al vi --. Ho, ke vi estus tiel mallerta, doktoro Rank! Cxio estis ja nun tiel bona. RANK. Nu, vi almenaux nun scias, ke mi estas je via dispono kun vivo kaj animo. Cxu vi nun volas malkasxe paroli? NORA (rigardas lin). Post tio? RANK. Mi petas vin, sciigu al mi kio estas. NORA. Nenion vi povas nun ekscii. RANK. Tamen tiel vi ne devas puni min. Permesu al mi fari por vi tion, kio estas en homa eblo. NORA. Nun vi povas por mi nenion fari. -- Cetere mi ne bezonas iun helpon. Eble cxio estas nur imagajxoj. Certe tiel estas. Kompreneble! (sidigas sin en la balancan segxon, rigardas lin, ridas) Ja, ja, doktoro Rank, vi vere estas iom galanta sinjoro. Kaj cxu vi ne trovas kauxzon por honto, nun kiam la lampo estas enportita? RANK. Ne; vere ne! Sed eble mi foriru -- por cxiam? NORA. Ne, tion vi absolu
PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:
doktoro
 

rigardas

 
aludas
 

necesa

 
dispono
 
envenas
 
cxambristino
 

elbabili

 

demandas

 

Helmer


sinjorino

 

eliras

 

tablon

 

mallerta

 

almenaux

 

nenion

 

galanta

 

segxon

 

balancan

 

Kompreneble


sidigas

 

sinjoro

 

trovas

 

foriru

 
absolu
 
enportita
 

kauxzon

 

imagajxoj

 

ekscii

 

Permesu


Nenion

 
sciigu
 
paroli
 

helpon

 

Cetere

 

bezonas

 

malkasxe

 

starigxas

 

korege

 
Torvald

neniun
 
momenton
 

hezitus

 

ekmoveto

 
kredas
 

fordoni

 

klinita

 

kontraux

 

Gxuste

 
konsilo