MER. Ne dankinde. (surprenas la surtuton) Sed hodiaux vi devas
pardoni min --
RANK. Atendu; mi vin akompanos. (sercxas sian pelton en la
antauxcxambro kaj varmigas gxin apud la forno)
NORA. Ne forestu longe, kara Torvald.
HELMER. Eble unu horon, ne pli.
NORA. Cxu ankaux vi foriros, Kristine?
LINDE (surmetas la supervestojn). Jes, nun mi devas eliri por
sercxi cxambron.
HELMER. Do eble mi akompanu vin en la strato?
NORA (helpas sxin). Bedauxrinde ke ni logxas tiel malvaste; sed
neeblas --
LINDE. Ho, pri kio vi pensas! Adiaux, kara Nora, kaj multajn
dankojn.
NORA. Gxis revido. Kaj en la vespero vi revenos, kompreneble. Kaj
ankaux vi, doktoro Rank. Nu? Se vi bonfartos? Ja certe vi
bonfartos; envolvu vin suficxe.
(Foriro tra la antauxcxambro, dum ili interparoladas. Oni auxdas
vocxojn de _infanoj_ ekstere en la sxtuparo.)
NORA. Jen ili! Jen ili estas!
(Sxi alkuras por malfermi. La vartistino _Anne-Marie_ venas
kun la infanoj)
NORA. Envenu; envenu! (klinas sin kaj kisas ilin) Ho, vi dolcxaj,
benitaj --! Rigardu ilin, Kristine! Cxu ili ne estas amindaj!
RANK. Ne babiladu cxi tie en la trablovo!
HELMER. Venu, sinjorino Linde; nun estos elteneble nur por
patrinoj.
(_Doktoro Rank, Helmer_ kaj _sinjorino Linde_
malsupreniras la sxtuparon; la _vartistino_ eniras la cxambron
kun la infanoj. Ankaux _Nora_, fermante la pordon de la
antauxcxambro.)
NORA. Kiel viglaj kaj sanaspektaj vi estas. Kaj jen kiel rugxaj viaj
vangoj! Kiel pomoj kaj rozoj. (La infanoj parolas vigle samtempe kun
sxi) Kaj vi tre amuzigxis? Bonege. Cxu do; vi tiris Emmy kaj Bob sur
la lugxo? Kaj samtempe! Jen kia forta knabo vi estas, Ivar. Ho, lasu
min teni sxin iomete, Anne-Marie. Mia dolcxa eta pupinfano! (prenas
la plej malgrandan de la vartistino kaj dancas kun sxi) Jes, jes,
panjo dancos ankaux kun Bob. Kion? Vi jxetis negxbulojn? Ho, tie mi
dezirus partopreni! Ne ne, Anne-Marie. Mi mem senvestigos ilin.
Lasu min fari; estas tiom amuze. Eniru dume; vi aspektas frostotreme.
Varma kafo por vi staras sur la forno.
(La _vartistino_ eniras la maldekstran cxambron. _Nora_ deprenas
la supervestojn de la infanoj kaj jxetas ilin tien kaj tien,
lasante ilin rakontadi superkriante unu la alian.)
NORA. Oj? Granda hundo, kiu kuris post vin? Sed gxi ne mordis?
Ne, hundoj ne mordas etajn, dolcxajn pupinfanojn. Ne enrigardu la
paketojn, Ivar! Kio estas? Ja, tion vi volus scii. Ho ne! Ho ne!
Estas io terura. Nu? Cxu ni ludu? Kio
|