FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  
on opinias? RANK. Oni ligas novajn kontaktojn, kaj tiam -- NORA. Kiu ligas novajn kontaktojn? RANK. Tion faros vi ambaux, kiam mi estos for. Vi mem jam estas sur la vojo, mi opinias. Pro kio cxeestis tiu sinjorino Linde cxi tie hieraux? NORA. Aha. -- cxu vere vi estas jxaluza pri la kompatinda Kristine? RANK. Jes, mi estas. Sxi prenos mian lokon en la domo. Kiam mi forestos, eble tiu ino -- NORA. Ts, ne parolu tiom lauxte; sxi sidas en la apuda cxambro. RANK. Ecx hodiaux? Jen vi vidas. NORA. Nur por kudri mian kostumon. Bona Dio, kiom maljusta vi estas. (eksidas sur la sofon) Estu sagxa, doktoro Rank; morgaux vi vidos kiel bele mi dancos; kaj tiam vi imagu, ke mi tion faras nur por vi, -- ja, kompreneble ankaux por Torvald; evidente. (prenas kelkajn ajxojn el la skatolo) Doktoro Rank, sidigu vin cxi tie, kaj mi montros ion al vi. RANK (sidigas sin). Kio estas? NORA. Jen. Rigardu! RANK. Silkosxtrumpojn. NORA. Karnokolorajn. _Delikatajn_, cxu ne? Tamen nun estas mallume; sed morgaux -- Ne, ne, ne; vi nur rigardu la piedpecon. Nu do, vi povas vidi ankaux la supron. RANK. Hm -- NORA. Kial vi aspektas tiel kritikema? Cxu vi kredas ke ili ne estas lauxmezuraj? RANK. Pri tio neeblas por mi havi iun pravigitan opinion. NORA (rigardas lin momenton). Fi, honton al vi. (frapetas lin sur la orelon per la sxtrumpoj) Tio estu por vi. (ree enpakas ilin) RANK. Kaj kiujn aliajn admirindajxojn povos mi vidi? NORA. Ecx ne iometon pli vi rajtas vidi; cxar vi estas malbonkonduta. (sxi kantetas kaj sercxas inter la ajxoj) RANK (post mallonga pauxzo). Kiam mi sidas tiel tute intime kune kun vi, tiam mi ne komprenas -- ne, mi ne konceptas -- kio farigxus el mi se mi neniam estus veninta en tiun cxi domon. NORA (ridetas). Jes, mi vere opinias, ke vi sentas vin suficxe komforta cxe ni. RANK (pli mallauxte; rigardas antauxen). Kaj jen esti devigata forlasi cxion -- NORA. Pa, pa; vi nenion forlasos. RANK (kiel antauxe). -- kaj ecx ne povran signon de dankemo povas mi postlasi; apenaux efemeran postsopiron, -- nenio krom vaka loko, kiun la unue venanta povos okupi. NORA. Kaj se mi nun petus vin pri --? Ne -- RANK. Pri kio? NORA. Pri granda pruvo pri via amikeco -- RANK. Jes, Jes? NORA. Nu, mi celas, -- ege grandan servon -- RANK. Cxu vi vere unu fojon volus igi min tiom felicxa? NORA. Ho, vi ja tute ne scias, pri kio temas. RANK. Nu, bone; do diru al mi. NORA. Ne, cxar
PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:

opinias

 

morgaux

 
ankaux
 

novajn

 

rigardas

 

kontaktojn

 

farigxus

 

komprenas

 

konceptas

 

neniam


sxtrumpoj
 

veninta

 

ridetas

 

orelon

 

enpakas

 

admirindajxojn

 

aliajn

 

sercxas

 

kantetas

 

rajtas


iometon

 

malbonkonduta

 

intime

 

pauxzo

 

mallonga

 

granda

 

amikeco

 

venanta

 

grandan

 
felicxa

servon

 
devigata
 

forlasi

 

antauxen

 

komforta

 

suficxe

 

mallauxte

 

frapetas

 

nenion

 

postlasi


dankemo

 

apenaux

 

efemeran

 

postsopiron

 

signon

 

forlasos

 

antauxe

 
povran
 

sentas

 

rigardu