FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   >>  
te ne faru. Kompreneble vi venu cxi tien kiel gxis nun. Vi bone scias, ke Torvald ne povas malhavi vin. RANK. Jes, sed _vi_? NORA. Ho, mi cxiam trovas ke farigxas ege amuze, kiam vi venas. RANK. Estas gxuste tio, kio delogis min sur malgxustan vojon. Vi estas por mi enigmo. Multfoje sxajnis al mi, ke vi same prefere estis kune kun mi, kiel kune kun Helmer. NORA. Jes, komprenu, estas ja kelkaj homoj, kiujn oni pleje amas, kaj aliaj homoj kun kiuj oni iel preferas kunesti. RANK. Nu ja, estas iu senco en tio. NORA. Kiam mi logxis hejme, mi ja pleje amis pacxjon. Sed estis por mi cxiam ege amuze, kiam mi povis sxteliri en la cxambron de la servistinoj; cxar ili tute ne admonadis min; kaj krome ili rakontis tiom tiklajn amuzajxojn inter si. RANK. Aha; do estas _ili_, kiujn mi anstatauxis. NORA (saltlevigas sin kaj iras al li). Ho, kara, ege bonanima doktoro Rank, tion mi ne celis. Sed vi bone komprenu, ke estas pri Torvald kiel pri pacxjo -- (La _cxambristino_ venas el la antauxcxambro) CxAMBRISTINO. Sinjorino! (flustras kaj donas al sxi karton) NORA (jxetrigardas la karton). Ah! (metas gxin en la posxon) RANK. Io malagrabla okazanta? NORA. Ne ne, neniel; estas nur io --; estas mia nova kostumo -- RANK. Kiel? Tie kusxas ja via kostumo. NORA. Ho jes, tiu; sed estas alia; mi mendis gxin -- Torvald ne sciu pri gxi -- RANK. Aha, tie estas ja la granda sekreto. NORA. Jes vere; eniru al li; li sidas en la interna cxambro; tenu lin okupata dume -- -- -- RANK. Estu trankvila; mi ne ellasos lin. (Li iras en la cxambron de _Helmer_.) NORA (al la cxambristino). Li atendas en la kuirejo? CxAMBRISTINO. Jes, li suprenvenis la kuirejan sxtuparon -- NORA. Sed cxu vi ne diris, ke gasto jam cxeestas? CxAMBRISTINO. Jes, sed ne helpis. NORA. Li ne volis foriri? CxAMBRISTINO. Ne, li ne foriros antaux ol li parolis kun sinjorino. NORA. Do, enlasu lin; sed silente. Helene, vi ne diru al iu ajn; estas surprizo por mia edzo. CxAMBRISTINO. Jes ja, mi komprenas -- (sxi eliras.) NORA. Okazos la terurajxo. Gxi tamen venos. Ne, ne, ne. Ne povas okazi; ne okazu. (Sxi iras kaj riglas la pordon de _Helmer._) (La _cxambristino_ malfermas la pordon de la antauxcxambro por _juristo Krogstad_, kaj fermas malantaux li. Li estas vestita en vojagxpelto, botoj kaj felcxapo.) NORA (proksimigxas al li). Parolu mallauxte; mia edzo estas hejme. KROGSTAD. Nu, lasu lin. NORA. Kion vi volas?
PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   >>  



Top keywords:

CxAMBRISTINO

 

cxambristino

 
Helmer
 

Torvald

 

antauxcxambro

 

komprenu

 

cxambron

 

kostumo

 

pordon

 

karton


trankvila
 

ellasos

 

atendas

 

sxtuparon

 

kuirejan

 

suprenvenis

 

kuirejo

 

interna

 

mendis

 

granda


sekreto

 

okupata

 

cxambro

 

juristo

 

Krogstad

 

fermas

 

malantaux

 

malfermas

 

riglas

 
vestita

vojagxpelto

 
KROGSTAD
 

mallauxte

 

Parolu

 

felcxapo

 

proksimigxas

 

antaux

 

parolis

 

sinjorino

 

foriros


foriri

 

cxeestas

 

helpis

 

enlasu

 

komprenas

 

eliras

 

Okazos

 
terurajxo
 

surprizo

 

silente