j dokumentoj antaux ol iri al la tablo.
Ankaux vian kostumon mi devas pripensi. Kaj krome mi havas preta
ion por pendigi en orpapero sur la Jularbo. (metas la manon sur
sxian kapon) Ho vi, mia benita kantbirdeto. (Li iras en sian
cxambron kaj fermas la pordon post si.)
NORA (mallauxte post silento). Ho ne! ne estas tiel. Estas
neeble. Devas esti neeble.
VARTISTINO (cxe la pordo maldekstre). La etuloj tiel bele petas,
ke ili povu enveni al panjo.
NORA. Ne, ne, ne; Ne enlasu ilin al mi! Restu cxe ili vi,
Anne-Marie.
VARTISTINO. Jes, jes, sinjorino. (fermas la pordon)
NORA (pala pro teruro). Korupti miajn infanetojn --! Venenigi la
hejmon? (eta pauxzo; sxi rektigas la nukon) Ne estas vero. Je
eterno tio ne estas vero!
DUA AKTO
(La sama cxambro. Fone en la angulo apud la piano staras la
Jularbo, senornama, tauxzita, kaj kun duone brulintaj kandeloj. Sur
la sofo kusxas la supervestoj de Nora.)
(_Nora_, sola en la cxambro, pasxadas maltrankvila tien kaj reen;
fine sxi haltas cxe la sofo kaj prenas sian mantelon.)
NORA (ree faligas la mantelon). Iu venas! (kontraux la pordon;
auxskultas) Ne, -- neniu. Kompreneble -- neniu venas hodiaux, la
unuan Jultagon; -- kaj ankaux ne morgaux. -- Sed eble --
(malfermas la pordon kaj rigardas eksteren) Ne; nenio en la
leterskatolo; tute malplena. (antauxen sur la planko) Ho,
stultajxo! Kompreneble li ne efektive tion faros. Tiajxo ne
povas okazi. Neeblas! -- Mi havas ja tri infanetojn.
(La vartistino, kun granda kartona skatolo, venas de la
maldekstra cxambro)
VARTISTINO. Jen, fine mi trovis la skatolon kun la vestajxoj por
la maskerado.
NORA. Dankon; metu gxin sur la tablon.
VARTISTINO (tion faras). Sed ili estas en granda malordo.
NORA. Ho, se mi povus ilin dissxiri en cent mil pecojn!
VARTISTINO. Dio gardu; ili estas facile ripareblaj; nur iom da
pacienco.
NORA. Jes, mi do iros peti sinjorinon Linde helpi min.
VARTISTINO. Nun -- denove eliri? En tiu acxa vetero? Sinjorino
Nora kaptos malvarmumon, -- malsanigxos.
NORA. Ho, la plej malbona ne estus tio. -- Kiel fartas la
infanoj?
VARTISTINO. La karaj etuloj ludas per la Juldonacoj, sed --.
NORA. Cxu ili ofte demandas pri mi?
VARTISTINO. Ili ja alkutimigxis havi panjon cxe si.
NORA. Jes, sed Anne-Marie, de nun mi ne plu _povas_ esti
kune kun ili tiom kiom antauxe.
VARTISTINO. Nu, infanetoj al cxio kutimigxas.
NORA. Vi kredas? Vi vere kredas, ke ili forgesus sian panjon, se
|