xi, sinjoro Krogstad. Do nun vi
scias.
KROGSTAD. Mi do kalkulis gxuste.
NORA (iom pasxadas sur la planko). Hm, oni havas ja iometan
influon, mi supozas. Kvankam oni estas virino, tio ne signifas, ke
-- Kiam oni staras en subula rilato, sinjoro Krogstad, oni devus
vere esti singarda kaj ne ofendi iun, kiu -- eh --
KROGSTAD. -- kiu havas influon?
NORA. Jes gxuste.
KROGSTAD (sxangxas tonon). Sinjorino Helmer, bonvolu uzi vian
influon por mi.
NORA. Kion do? Al kio vi celas?
KROGSTAD. Bonvolu prizorgi, ke mi gardu mian subalternan postenon
en la banko.
NORA. Kion tio signifu? Kiu intencas preni de vi vian
postenon?
KROGSTAD. Ho, vi ne bezonas ludi nescion antaux mi. Mi bone
komprenas, ke ne estos agrable por via amikino riski renkonti min;
kaj nun mi ankaux komprenas, kiun mi danku por la decido forpeli
min.
NORA. Sed mi certigas --
KROGSTAD. Nu jes, jes, rekte dirite: estas ankoraux tempo, kaj mi
konsilas al vi, ke vi uzu vian influon por tion malhelpi.
NORA. Sed, sinjoro Krogstad, mi tute neniun influon havas.
KROGSTAD. Vere ne? Sxajnas al mi, ke vi mem jxus diris --
NORA. Kompreneble tio ne signifus tion --. Mi! Kiel vi kredas, ke
mi havus tian influon sur mia edzo?
KROGSTAD. He, mi konas vian edzon de la studentotagoj. Mi pensas
ke la sinjoro bankdirektoro ne estas pli firma ol aliaj edzoj.
NORA. Se vi parolas malestime pri mia edzo, mi montros al vi la
pordon.
KROGSTAD. Sinjorino estas kuragxa.
NORA. Mi ne plu timas vin. Post novjartago mi baldaux liberigxos
el la afero.
KROGSTAD (pli sinrega). Auxskultu nun, Sinjorino. Se farigxos
necese, mi batalos kvazaux por la vivo, por gardi tiun mian etan
oficon en la banko.
NORA. Jes, aspektas ja tiel.
KROGSTAD. Ne estas nur por la enspezo; tiu ecx plej malmulte
gravas. Sed estas io alia --. Do, mi klarigu! Estas jena afero: Vi
kompreneble scias same bone kiel cxiuj aliaj, ke mi antaux kelkaj
jaroj farigxis kulpa pri ago malprudenta.
NORA. Mi kredas, ke mi ion tian auxdis.
KROGSTAD. Ne farigxis proceso; tamen tuj cxiuj vojoj barigxis por
mi. Sekve mi komencis tiajn negocojn, pri kiuj vi scias. Al io mi
devis krocxi min; kaj mi rajtas diri, ke mi ne estas el la plej
malbonaj. Sed nun mi devas liberigi min el tio. Miaj filoj kreskas;
pro ili mi devas kiel eble regajni civitanan estimon. Tiu ofico en
la banko estas kvazaux la unua sxtupo por mi. Kaj nun via edzo
volas piedfrapi min for de la sxtuparo, tiel ke mi ree staru en
|