s
indiferente; tiu maljuna, teda homo restu kie li estas; mi sopiras
nek lin nek lian testamenton, cxar nun mi estas senzorga.
(eksaltas) Ho Dio! Tamen estas gxuige pri tio pensi, Kristine!
Senzorga! Povi esti senzorga, tute senzorga; povi ludi kaj danci
kun la infanoj; povi ornami kaj beligi en la domo, cxion kiel
Torvald sxatas gxin! Kaj imagu, baldaux venos printempo kun vasta,
blua cxielo. Kaj eble ni povos iom vojagxi. Eble mi revidos la
maron. Ho, jes, estas ja vere grandioze vivi kaj esti felicxa.
(sonoras en la antauxcxambro)
LINDE (ekstaras). Oni sonorigas; eble pli bone ke mi foriru.
NORA. Ne, restu; eble neniu venas; estas por Torvald --
CxAMBRISTINO (cxe la pordo). Pardonu, sinjorino, -- estas sinjoro
kiu deziras paroli kun la advokato.
NORA. Kun la bankdirektoro, vi volas diri?
CxAMBRISTINO. Jes, kun la bankdirektoro; sed mi ne sciis -- cxar
la doktoro estas ja tie --
NORA. Kiu sinjoro tiu estas?
Juristo KROGSTAD (cxe la pordo). Estas mi, sinjorino.
(_Sinjorino Linde_ surprizigxas, ekskuigxas kaj turnas sin
al la fenestro)
NORA (faras pasxon al li maltrankvilega; duonvocxe). Vi? Kio
estas? Pri kio volas vi paroli kun mia edzo?
KROGSTAD. Bankaferoj -- iel. Mi havas etan postenon en la
Akciobanko, kaj via edzo estu nun nia estro, oni diras --
NORA. Do estas --
KROGSTAD. Nur sekaj bankaferoj, sinjorino; tute nenio alia.
NORA. Nu, bonvolu eniri la oficejpordon.
(salutas indiferente, fermante la pordon de la antauxcxambro;
poste sxi ordigas ion cxe la forno)
LINDE. Nora, -- kiu estas tiu sinjoro?
NORA. Estas juristo Krogstad.
LINDE. Do vere estas li.
NORA. Vi konas tiun homon?
LINDE. Mi konis lin -- antaux pluraj jaroj. Dum periodo li estis
prokuristo en nia distrikto.
NORA. Jes, li ja estis.
LINDE. Kiom li sxangxigxis.
NORA. Li travivis malfelicxan edzecon.
LINDE. Nun li ja estas vidvo.
NORA. Kun multaj infanoj. Jen, fine ekflamas en la forno.
(Sxi fermas la pordon de la forno, kaj sxovas la balancan segxon
iom flanken)
LINDE. Li agadas en multspecaj negocoj, oni diras?
NORA. Cxu? Povas esti; mi tute ne scias --. Sed ni ne pensu pri
negocaj aferoj. Estas tiel tede.
(_Doktoro Rank_ venas el la oficejo de _Helmer_)
RANK (enirante, parolante al _Helmer_). Ne, ne; mi ne volas
gxeni; prefere mi eniru al via edzino. (fermas la pordon kaj
rimarkas sinjorinon _Linde_) Pardonu, eble mi gxenos ankaux
tie cxi.
NORA. Neniel. (prezentas) Doktoro Rank. S
|