i absolute devas paroli kun vi.
KROGSTAD. Nu? Kaj tio absolute devas okazi en tiu cxi domo?
LINDE. Hejme cxe mi ne eblas; mia cxambro ne havas apartan
enirejon. Envenu; ni estas tute solaj; la cxambristino dormas, kaj
la gesinjoroj Helmer estas en balo supre.
KROGSTAD (venas en la cxambron). Jen, jen. La gesinjoroj Helmer
dancas cxi-vespere? Fakte?
LINDE. Jes, kial ne?
KROGSTAD. Nu jes, kial ne?
LINDE. Nun, Krogstad, nun ni du do kune parolu.
KROGSTAD. Cxu ni du do havas ion pli por priparoli?
LINDE. Ni havas multon por priparoli.
KROGSTAD. Tion mi gxis nun ne opiniis.
LINDE. Ne, cxar vi neniam vere komprenis min.
KROGSTAD. Cxu estis io pli por kompreni, krom tio, kio estas tiom
simpla en la mondo? Senkora virino forpusxas viron, kiam sin
ofertas io, kio estas pli avantagxa.
LINDE. Cxu vi opinias, ke mi vere estas tiom senkora? Kaj cxu vi
opinias, ke mi rompis de vi facilkore?
KROGSTAD. Vere ne?
LINDE. Krogstad, cxu vi tion vere kredis?
KROGSTAD. Se tiel ne estis, kial vi do tiam skribis al mi tian
leteron, kian vi skribis?
LINDE. Mi ja ne povis agi alimaniere. Cxar mi devis rompi kun vi,
estis ja ankaux mia devo ekstermi en vi cxion, kion vi por mi
sentis.
KROGSTAD (premegas siajn manojn). Tiel do. Kaj tio -- tio nur por
mono!
LINDE. Ne forgesu, ke mi havis senhelpan patrinon kaj du etajn
fratojn. Ni ne povis atendi vin, Krogstad; pri vi estus ja tiam
longa atendado.
KROGSTAD. Nu ja, estis; sed vi ne rajtis forpusxi min pro alia
homo.
LINDE. Nu, mi ne scias. Multajn fojojn mi demandis al mi mem, cxu
mi tion rajtis.
KROGSTAD (pli kviete). Kiam mi vin perdis, sentigxis, kvazaux la
firma grundo forglitus de sub miaj piedoj. Rigardu min; nun mi
estas sxiprompito sur vrako.
LINDE. Helpo povus esti proksima.
KROGSTAD. Gxi estis proksima; sed nun vi venis kaj baris al mi la
vojon.
LINDE. Kontraux mia scio, Krogstad. Nur hodiaux mi eksciis, ke
estas vi, kiun mi anstatauxos en la banko.
KROGSTAD. Mi kredas vin, cxar vi tion diras. Sed nun, kiam vi
scias, cxu vi ne retiras vin?
LINDE. Ne; cxar tio neniel utilus al vi.
KROGSTAD. Utilus, utilus --; mi tion tamen farus.
LINDE. Mi lernis agi prudente. La vivo kaj la akra, amara neceso
instruis tion al mi.
KROGSTAD. Kaj la vivo instruis al mi ne fidi malplenajn
frazojn.
LINDE. Do la vivo instruis al vi ion tre sagxan. Sed fidi al agoj
vi tamen devas?
KROGSTAD. Al kio vi aludas?
LINDE. Vi diris, ke vi sta
|