rma la pordon post si, kaj oni
vidas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas al
la cxambristino, kiu malfermis por ili.)
NORA. Kasxu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu
gxin antaux la vespero, kiam gxi estos ornamita. (al la portisto;
elprenante la monujon) Kiom --?
PORTISTO. Kvindek oerojn.
NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton.
(La _portisto_ dankas kaj foriras. _Nora_ fermas la
pordon. Sxi dauxre ridas mallauxte kaj kontente dum sxi deprenas la
supervestojn)
NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la posxo kaj mangxas
kelkajn; poste sxi iras piedpinte kaj sxtelauxskultas cxe la pordo
de sia edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la
dekstra tablo)
HELMER (en sia cxambro). Cxu estas la alauxdeto, kiu kvivitas
tie?
NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas.
HELMER. Cxu estas la sciureto, kiu cxirkauxkuras tie?
NORA. Jes!
HELMER. Kiam revenis la sciureto!
NORA. Jxus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la posxon, kaj
visxas sian busxon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi acxetis.
HELMER. Ne gxenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas,
tenante plumon) Acxetis, vi diras? Cxion cxi? Do mia disipa birdeto
flirtis denove malsxparante monon!
NORA. Jes, sed, Torvald, cxi-jare ni vere povas iom senbridigxi.
Estas ja la unua Julfesto, kiam ni ne bezonas sxpari.
HELMER. Nu, nu! Malsxpari ni ne povas.
NORA. Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malsxpari, cxu ne? Nur
etan iometon. Vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe,
multe da mono.
HELMER. Jes, ekde novjaro; sed poste pasos kvarona jaro antaux
nova salajrodato.
NORA. Pa! Ni povas ja pruntepreni intertempe.
HELMER. Nora! (proksimigas sin al sxi kaj sxerce pincxas sxian
orelon) Cxu estas la facilanimeco kiu denove ludas? Supozu ke mi
hodiaux prunteprenis mil kronojn, kaj vi elspezis ilin dum la
Julsemajno, kaj ke novjarvesperon tegolo trafis al mi la kapon, kaj
jen finite pri mi --
NORA (kovras lian busxon per sia mano). Ho fi! Ne parolu tiel
malbele!
HELMER. Supozu ke io simila okazus, -- kio poste?
NORA. Se io tiel terura okazus, estus tute egale por mi cxu mi
havus sxuldojn aux ne.
HELMER. Nu, sed la personoj de kiuj mi pruntis?
NORA. Ili? Kiu zorgas pri ili? Ili estas ja fremduloj.
HELMER. Nora, Nora, vi estas virino! Tamen parolante serioze,
Nora, vi scias, kion mi pensas tiurilate. Neniun sxuldon! Neniam
pruntepreni! Hejmo kiu fondigx
|