FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   >>   >|  
aj okuloj, auxdinta la tonon de sincero en tiu mallauxta vocxo, sentinta la kortusxecon--ankaux vi kredus. Vi ne bezonus la definitivan pruvon, kiun mi vidis: la bizaran ramforinko-similan beston, kiun li kunportis el la interna mondo. Mi trovis lin tute subite kaj ne malpli neatendite, cxe la rando de la granda Sahara Dezerto. Li staris antaux kaprofela tendo meze de areto da daktilpalmoj cxe eta oazo. Araba tendaro kun ok aux dek tendoj staris proksime. Mi estis en Afriko por cxasi leonojn. Mia trupo konsistis el dek du dezertidoj; mi estis la sola "blankulo". Dum ni proksimigxis al la punkto de verdajxo, mi vidis la viron eliri el sia tendo kaj scivoleme rigardadi al ni, ombrante siajn okulojn per levita mano. Ekvidinte min, li rapidis antauxen por renkonti nin. "Blankulo!" li ekkriis. "Lauxdon al la Sinjoro! Jam de horoj mi vin rigardas, esperante, sed ankaux dubante, ke cxi-foje venas blankulo. Diru al mi la daton. Kiun jaron ni havas?" Kaj kiam mi respondis, li sxanceligxis kvazaux batite rekte sur la vizagxon, kaj li devis ekkapti la ledrimenon de mia piedingo por sin apogi. "Ne povas esti!" li kriis post momento. "Ne povas esti! Diru, ke vi malpravas aux ke vi nur sxercas." "Mi diras al vi la veron, mia amiko," mi respondis. "Kial mi trompus aux provus trompi nekonaton pri tia banalajxo kiel la dato?" Dum longa tempo li staris silenta kaj kun klinita kapo. "Dek jaroj!" li murmuris finfine. "Dek jaroj, kaj mi kredis, ke pasis apenaux pli ol unu!" Dum tiu nokto li rakontis al mi sian historion--tiun, kiun mi kiel eble plej fidele ripetas, laux mia memoro, al vi. Subnoto [1] la Turo de Londono. 1-a cxapitro AL LA ETERNAJ FAJROJ Mi naskigxis en Connecticut[2] antaux proksimume tridek jaroj. Mia nomo estas David Innes. Mia patro estis ricxa minejposedanto. Li mortis, kiam mi estis deknauxjara. Laux lia testamento mi post la plenagxigxo ricevos lian tutan havajxon, kondicxe ke dum la antauxaj du jaroj mi diligente dedicxu min al la heredota granda firmao. Mi faris cxion, kion mi kapablis, por plenumi la lastajn dezirojn de mia patro--ne pro la heredajxo, sed cxar mi amis kaj honoris mian patron. Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj, cxar mi volis ekkoni cxiun detalon de la negoco. Tiam Perry interesis min pri sia inventajxo. Li estis maljunulo, kiu dedicxis la plej longan parton el sia longa vivo al la perfektigo de mehxanika subtera borveturilo. Ki
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   >>   >|  



Top keywords:
staris
 

antaux

 
respondis
 

granda

 
blankulo
 
ankaux
 
proksimume
 

ETERNAJ

 

cxapitro

 

FAJROJ


tridek

 

Londono

 

naskigxis

 

Connecticut

 

historion

 

finfine

 

murmuris

 

kredis

 

apenaux

 

klinita


banalajxo

 

silenta

 

fidele

 

ripetas

 
memoro
 
rakontis
 

Subnoto

 

kontoroj

 

ekkoni

 

negoco


detalon

 
minejo
 
laboregis
 

honoris

 

patron

 

monatojn

 

perfektigo

 

mehxanika

 

subtera

 
borveturilo

parton
 
longan
 

inventajxo

 

interesis

 
maljunulo
 

dedicxis

 

heredajxo

 

plenagxigxo

 

testamento

 
ricevos