FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   >>   >|  
iohomo" Tarzan efektive igxis parto de la populara kulturo de la 20-a jarcento, kies maleston oni malfacile povus imagi. La leganto ne povas pretervidi en la verkoj de Burroughs elementojn, kiuj laux la hodiauxa jugxo estas ne tre "politike gxustaj" kaj foje rasismaj. Neblankuloj ne cxiam, sed ofte rolas kiel maliculoj, la kolonianto-rolo de la blankuloj estas kvazaux memkompreneblajxo, kaj la prezentata rilato inter viroj kaj virinoj sekvas la normkomprenojn de antaux kelkaj generacioj. Burroughs plene dividis la regantan mondrigardon kaj la socitipajn antauxjugxojn de siaj usonaj samtempuloj--kaj tiuj antauxjugxoj estas multloke kvazaux palpeblaj por legantoj. En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas _Cxe la koro de la Tero_, la maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika borveturilo gxis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaux milionoj da jaroj, sed ankaux civilize sxtonepokan homaron, sklavigitan de drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la kavajxo. La du novalvenintoj baldaux rekonas sian mision: alporti al la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi gxin elsub la maharoj, venigante gxin al gxia lauxrajta loko pinte de la specioj. ANTAUxPAROLO Unue, bonvolu memori, ke mi ne supozas, ke vi kredos cxi tiun historion. Do vi ne mirus pri lastatempa travivajxo mia, en kiu, kirasite per naiva fido, mi sengxene rakontis gxian esencon al membro de la Regxa Geologia Societo okaze de mia lasta vojagxo al Londono. Certe sxajnus al vi, kvazaux oni kaptis min cxe tiel abomena krimo kiel la sxtelo de la Juveloj de la Krono el la Turo[1] aux la venenado de la kafo de lia Mosxto la Regxo. La erudiciulo, al kiu mi konfidis, glaciigxis antaux ol mi atingis la duonon--nur tio savis lin de eksplodigxo--kaj miaj revoj pri honora membreco en la Societo, oraj medaloj kaj nicxo en la Glorhalo forvaporigxis en la maldensan, fridan aeron de lia arkta tenigxo. Sed mi kredas la historion, kaj ankaux vi kredus, kaj ankaux la klerulo de la Regxa Geologia Societo kredus, se vi ambaux povus auxdi gxin el la busxo de tiu viro, kiu rakontis gxin al mi. Se vi estus vidinta, kiel mi, la fajron de veremo en tiuj griz
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   >>   >|  



Top keywords:

kvazaux

 

ankaux

 

antaux

 

Societo

 

Burroughs

 

Geologia

 

historion

 

rakontis

 

maharoj

 

kredus


lastatempa
 

esencon

 

membro

 
sengxene
 

vojagxo

 

kirasite

 

travivajxo

 

alporti

 
mision
 

pelucidara


homaro

 

civilizon

 
kulturon
 

rekonas

 

kavajxo

 
centro
 

novalvenintoj

 

baldaux

 

liberigi

 

memori


bonvolu
 

supozas

 
kredos
 
ANTAUxPAROLO
 

specioj

 

venigante

 

lauxrajta

 

sxtelo

 

maldensan

 

forvaporigxis


fridan
 

tenigxo

 

Glorhalo

 

honora

 
membreco
 

medaloj

 

kredas

 

vidinta

 

fajron

 
veremo