FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>   >|  
etendis siajn timinde armitajn piedojn gxis la brancxo, sur kiu li kusxis. Gxian samtempan mugxon preskaux tute dronis la timokrio de Perry, kiu preskaux enfalis la fauxkan busxegon sub si, cxar li tiel subite ekimpetis por foriri de la dangxera brancxo. Kun profunda sopiro de trankviligxo mi vidis lin sendifekte atingi pli altan brancxon. Kaj tiam la besto faris ion, kio denove glaciigis min pro teruro. Kaptante la arbotrunkon per siaj potencaj antauxpiedoj, gxi tiris tiun malsupren per la tuta pezego de sia granda masiveco kaj per la tuta nerezistebla potenco de siaj fortegaj muskoloj. Malrapide, sed konstante, la trunko komencis kurbigxi al la bestego. Colon post colo, li suprenmetis la piedojn, dum la arbo pli kaj pli forklinigxis de sia vertikala pozicio. Perry alkrocxigxis, klakigante siajn dentojn pro teruro. Pli kaj pli alten en la klinigxantan kaj svingigxantan arbon li grimpis. Pli kaj pli rapide la arbopinto ekklinigxis teren. Tiam mi vidis, kial la bestego estas armita per tiaj kolosaj piedoj. Jen gxi uzis ilin por gxuste tiu celo, por kiu la naturo destinis ilin. La bradipsimila estajxo estis plantmangxulo, kaj por nutri sian korpegon gxi bezonis forsxiri la foliaron de tutaj arboj. Kial gxi atakis nin, estis facile klarigeble, se oni premisis temperamenton tiel malbelan kiel cxe la feroca kaj stulta afrika rinocero. Sed cxion cxi ni pensis nur poste. En tiu momento mi tro timegis pro Perry por pensi pri io alia ol rimedo por savi lin de la jam tiel proksima morto. Mi sciis, ke sur la Tero mi povus kuri pli rapide ol la mallerta besto, do mi faligis min el mia folioza rifugxejo, celante nur unu aferon: logi la atenton de la estajxo for de Perry suficxe longe por ebligi, ke la maljunulo atingu la havenon de pli granda arbo. Apude staris multaj, kiujn ecx la grandega forto de tiu giganta monstro ne povus klini. Kiam mi alterigxis, mi prenis falintan brancxon el la implikita amaso, kiu kovris la teron en tiu gxangaleca arbaro, kaj saltinte nevidita malantaux la vilan dorson, donis al la bestacxo grandegan baton. Mia plano efikis kiel magio. Pro la antauxa malrapideco de la besto mi neniel antauxvidis la mirindan lertecon, kiun gxi nun montris. Gxi cxesis teni la arbon kaj ekstaris sur siaj kvar piedoj, samtempe svingante sian grandan, malican voston tiel forte, ke gxi rompus cxiun oston de mia korpo, se gxi frapus min: sed bonsxance, mi turnigxis kaj fugxis tuj, kiam mi sentis la trafon de mia bato
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>   >|  



Top keywords:

estajxo

 

rapide

 

bestego

 

piedoj

 

granda

 

teruro

 

brancxon

 

piedojn

 

preskaux

 

brancxo


maljunulo
 

ebligi

 

suficxe

 
grandega
 

pensis

 

atingu

 

staris

 

momento

 
havenon
 

timegis


multaj

 

faligis

 
proksima
 

mallerta

 

folioza

 
rifugxejo
 

aferon

 

atenton

 

rimedo

 

celante


arbaro
 

ekstaris

 
samtempe
 
svingante
 

malican

 

grandan

 

cxesis

 

lertecon

 

mirindan

 

montris


voston
 

fugxis

 

sentis

 

trafon

 
turnigxis
 

bonsxance

 

rompus

 

frapus

 

antauxvidis

 
neniel