FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68  
69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   >>   >|  
sin mem teren kaj cxirkauxruligxis plurfoje. Nur mallonga tia traktado tiel konsternis la tigron, forprenante de gxi la spiron, kiel mi supozas, ke gxi perdis sian alkrocxigxon, kaj tuj poste la granda dago katrapide levigxis kaj profundigis siajn kornegojn en la ventron de la tarago, najlante gxin al la grundo de la areno. La granda kato ungegis la hirtan kapon, gxis la okuloj kaj oreloj estis desxiritaj kaj restis nur kelkaj rubandoj de trasxirita sanganta karno sur la kranio. Dum gxi spiteme traeltenis la aflikton de tiu doloriga puno, la dago staris senmova, fiksante sian malamikon, kaj gxuste tiumomente alsaltis la viro, kiu jam vidis, ke la blinda tauxro estos la malpli dangxera malamiko, kaj trapusxis la lancon en la koron de la tarago. Kiam cxesis la feroca ungorastado de tiu besto, la tauxro levis sian sangantan, nevidpovan kapon, kaj kun kolera mugxo ekkuris trans la arenon. Per grandaj saltoj gxi alvenis rekte al la arena muro sub niaj sidlokoj, kaj tuj poste unu el liaj saltegoj hazarde portis lin trans la barieron en la mezon de la sklavoj kaj sagotoj tuj antaux ni. Svingante siajn sangajn kornojn de flanko al flanko, la besto falcxis tra la homamaso, rekte supren en nia direkto. Antaux li, sklavoj kaj gorilohomoj interluktis en la stampedo por eskapi la mortdangxeran agoniadon de la estajxo, cxar vere furioza estis la atako. Forgesinte nin, la gardistoj aligxis al la amaskurado al la elirejoj, kiuj multnombraj brecxis la muron de la amfiteatro malantaux ni. Perry, Gak kaj mi estis apartigitaj dum la kaoso, kiu regis en la momentoj, post kiam la besto supersaltis la muron de la areno, kaj kiam cxiu celis savi nur sian propran hauxton. Mi kuris dekstren, preterpasante kelkajn elirejojn obstrukcitajn de la timfrenezigita homamaso, kiu interbatalis por eskapi. Deruligxis sceno, kvazaux tuta aro de dagoj atakus ilin, anstataux unusola blinda, mortanta besto, sed tiel efikas paniko de homamaso. 7-a cxapitro LIBERIGxO Kurinte el la trajektorio de la besto, mi cxesis timi gxin, sed same tiel rapide ekkaptis min alia emocio--espero pri fugxo, kiun la demoralizita stato de la gardistaro tiumomente ebligis. Mi pensis pri Perry, kaj se mi ne esperus, ke liberigxinte mi povos pli bone akceli ankaux lian liberigxon, mi tuj pelus el mia kapo cxiujn pensojn pri fugxo. Sed okazis, ke mi hastis dekstren cxe la sercxado de elirejo, al kiu ne kuris sagotoj, kaj fine mi trovis tian--malaltan kaj st
PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68  
69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   >>   >|  



Top keywords:
homamaso
 

blinda

 
tiumomente
 

tauxro

 
cxesis
 
flanko
 
dekstren
 

eskapi

 

sklavoj

 

sagotoj


granda

 

tarago

 

elirejojn

 

obstrukcitajn

 

interbatalis

 

cxirkauxruligxis

 

timfrenezigita

 

kelkajn

 

mallonga

 

plurfoje


preterpasante

 

Deruligxis

 

atakus

 

anstataux

 
unusola
 
hauxton
 

mortanta

 

kvazaux

 

brecxis

 

multnombraj


konsternis

 
amfiteatro
 
malantaux
 

elirejoj

 

Forgesinte

 

gardistoj

 

aligxis

 

amaskurado

 

traktado

 
supersaltis

efikas
 
momentoj
 

apartigitaj

 

propran

 
liberigxon
 

ankaux

 

akceli

 

liberigxinte

 

cxiujn

 
pensojn