FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65  
66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>   >|  
ensxvebis trans la altan muron cxirkaux la areno kaj faris sin komfortaj sur la rokegoj. Ili estis do la rezervitaj, logxiaj segxoj por la regantaro. La rampuloj trovis la nesxlifitan suprajxon de granda roko tiel komforta, kiel ni la molecon de remburita braksegxo. Tie ili pigre kusxis, palpebrumante per siaj hidaj okuloj kaj sendube interparolante en sia lingvo de la sesa sentumo kaj kvara dimensio. Unuafoje mi vidis ilian regxinon. Sxi malsimilis al la aliaj per neniu trajto, kiun miaj Teraj okuloj povis percepti, cxar cxiuj maharoj fakte aspektas identaj al mi, sed sxi transiris la arenon nur, post kiam sxiaj regnaninoj jam okupis lokon, antauxirite de dudek grandegaj sagotoj, la plej grandaj, kiujn mi iam vidis, dum cxe sxiaj flankoj anaspasxis po unu granda tipdaro, kaj postiris sxin dudek pliaj sagotaj gardistoj. Cxe la bariero, la sagotoj suprengrimpis la apikajxon per vere simieca lerto, dum malantaux ili la aroganta regxino sxvebis alten per la flugiloj, kun siaj du timindaj drakoj ambauxflanke, kaj sternis sin sur la plej granda rokego el cxiuj, precize en la mezo de tiu amfiteatra flanko rezervita por la dominanta raso. Tie sxi ekkauxris, tiu regxino plej malbela kaj neinteresa, kvankam sendube tute konvinkita pri sia beleco kaj die donita regorajto, same kiel la plej fiera monarko de la ekstera mondo. Kaj tiam komencigxis la muziko--muziko sensona! La maharoj ne povas auxdi, do la tamburoj kaj fifroj kaj trumpetoj de Teraj orkestroj estas al ili nekonataj. La "orkestro" konsistas el pli ol dudek maharoj. Ili marsxis en vico al la centro de la areno, kie la estajxoj sur la rokoj povis spekti ilin, kaj tie ili ludis dekkvin aux dudek minutojn. Ilia tekniko konsistis el vostosvingado kaj kapomovado laux regula sinsekvo de mezuritaj movigxoj, kio rezultigis kadencon sxajne same placxan al maharaj okuloj kiel la kadenco de nia instrumenta muziko al niaj oreloj. Foje la tuta muzikistaro samtempe faris egalmezurajn pasxojn al unu flanko aux al la alia, aux malantauxen aux antauxen--cxio cxi impresis min kiel nekomprenebla ridindajxo, sed post la unua muzikajxo la maharoj sur la rokoj montris la unuajn signojn de entuziasmo, kiujn mi vidis cxe la reganta raso de Pelucidaro. Ili svingis siajn grandajn flugilojn supren-malsupren kaj batis siajn rokajn sidlokojn per la potencaj vostoj, gxis la tero tremis. Tiam la muzikistoj ekludis alian muzikajxon, kaj denove regis tomba silento. En unu rilato la mahara
PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65  
66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>   >|  



Top keywords:

maharoj

 
granda
 
okuloj
 

muziko

 
regxino
 
sagotoj
 
sendube
 

flanko

 

regula

 

sensona


kapomovado
 
konsistis
 

vostosvingado

 
trumpetoj
 
ekstera
 

tamburoj

 
rezultigis
 

fifroj

 

movigxoj

 

sinsekvo


mezuritaj

 

monarko

 

tekniko

 

centro

 

estajxoj

 

orkestro

 

konsistas

 
marsxis
 
nekonataj
 

minutojn


komencigxis

 

dekkvin

 
spekti
 

orkestroj

 

samtempe

 

rokajn

 

sidlokojn

 

potencaj

 

vostoj

 
malsupren

supren

 

Pelucidaro

 

reganta

 

svingis

 
grandajn
 

flugilojn

 

tremis

 

silento

 

rilato

 

mahara