FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   >>   >|  
e kaj artece arangxitaj. Ili parolis inter si, dum ili marsxadis ambauxflanke de ni, sed en lingvo, kiun mi perceptis diferenca de tiu, kiun uzis niaj kunkaptitoj. Kiam ili alparolis tiujn, ili sxajnis uzi trian lingvon, pri kiu mi pli poste eksciis, ke gxi estas jxargono simila laux la tipo al la pigxina lingvo de cxina kulio. Nek mi nek Perry havas klaran imagon pri la marsxita distanco. Ni ambaux dormis jam dum multe da horoj, antaux ol oni haltis por ripozi, kaj tiam ni falis teren por dormi plu. Mi diras "dum horoj," sed kiel oni mezuru la tempon, kie la tempo ne ekzistas! Kiam nia marsxo komencigxis, la suno estis rekte super ni, kaj kiam ni haltis, niaj ombroj direktigxis al la nadiro. Cxu pasis momento aux cxu eterneco da Tera tempo? Neniu scias! Eble tiu marsxo okupis naux jarojn kaj dek unu monatojn el la dek jaroj, kiujn mi pasigis en la interna mondo, aux eble gxi plenumigxis en ono de sekundo--mi ne scias. Sed unu aferon mi ja scias, kaj de kiam vi diris al mi, ke pasis dek jaroj post mia foriro el la ekstera mondo, mi perdis cxian respekton por la tempo--mi ekdubas, cxu gxi ecx ekzistas, krom en la malfortaj, limigitaj mensoj de homoj. Subnotoj [9] specio de praaj predobestoj, "hienodentulo". [10] urbeto en la nordorienta Usona sxtato Massachusetts havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn. [11] fama universitato en la sxtato Connecticut, unu el la plej malnovaj en Usono. [12] la plej eminentaj usonaj bazopilkaj teamoj apartenas al unu el du "grandaj ligoj". 4-a cxapitro DIAN LA BELA Kiam la gardistoj vekis nin, ni estis multe pli fresxaj. Ili donis al ni mangxajxon. Gxi konsistis el strioj de sekigita viando, sed gxi donis al ni novajn viglon kaj forton, tiel ke nun ankaux ni marsxis kun alte tenitaj kapoj kaj fiere pasxis. Almenaux mi tion faris, cxar mi estis juna kaj fiera; sed la kompatinda Perry abomenis marsxi. Sur la Tero mi ofte vidis lin voki taksion por transiri placon--nun li pagis pro tio, kaj liaj maljunaj kruroj sxanceligxis tiel, ke mi devis cxirkauxbraki lin kaj duone porti lin dum la cetero de tiuj teruraj marsxoj. Fine, la tereno komencis sxangxigxi, kaj ni forlasis la platan ebenajxon kaj eniris majestan montaron el virga granito. La tropikajn vegetajxojn de la malalta ebenajxo anstatauxis pli fortikaj vegetajxoj, sed ecx cxi tie la efikoj de konstantaj varmo kaj lumo estis facile videblaj cxe la grandegeco de la arboj kaj la abundeco
PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   >>   >|  



Top keywords:
sxtato
 

haltis

 
ekzistas
 

marsxo

 
lingvo
 
tenitaj
 
Almenaux
 

ankaux

 

pasxis

 

marsxis


apartenas

 

teamoj

 

grandaj

 

bazopilkaj

 

usonaj

 

malnovaj

 

Connecticut

 

universitato

 

eminentaj

 

cxapitro


strioj

 

konsistis

 

mangxajxon

 

sekigita

 
viando
 
viglon
 

novajn

 

fresxaj

 

gardistoj

 

forton


transiri

 
granito
 
tropikajn
 

vegetajxojn

 

ebenajxo

 

malalta

 

montaron

 

forlasis

 

sxangxigxi

 
platan

ebenajxon
 
majestan
 

eniris

 

anstatauxis

 
fortikaj
 

videblaj

 

facile

 

grandegeco

 

abundeco

 
vegetajxoj