FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   >>   >|  
j forjxetajxoj en la cxeloj, kie ni dormis, cxar oni lasis al ni preskaux senliman liberecon en la limoj de la konstruajxo, en kiun oni metis nin. Tiel multe da sklavoj priservis la enlogxantojn de Futra, ke neniu el ni estis trosxargxita per laboro, kaj niaj mastroj ne traktis nin kruele. Ni kasxis niajn novajn armilojn sub la feloj, kiuj estis niaj litoj, kaj poste Perry koncipis la ideon fari pafarkojn kaj sagojn--armilojn sxajne nekonatajn en Pelucidaro. Poste sxildoj; sed akiri ilin estis por mi facile, cxar mi sxtelis ilin desur la muroj de la ekstera gardocxambro de la konstruajxo. Ni jam finis tiujn arangxojn por protekti nin post la foriro el Futra, kiam la sagotoj, kiujn oni sendis por rekapti la fugxintajn malliberigitojn, revenis kun kvar el ili, inter ili Hugxa. Dian kaj du aliaj eskapis ilin. Okazis, ke Hugxa estis malliberigita en la sama konstruajxo kiel ni. Li diris al Gak, ke li ne plu vidis Dian aux la aliajn, de kiam li liberigis ilin en la senluma groto. Kio okazis al ili, li tute ne sciis--eble ili ankoraux vagadis, perditaj en la labirinta tunelo, se ili ne jam mortis pro malsato. Nun mi ektimis ecx pli pri la sorto de Dian, kaj samtempe, kiel mi supozas, mi unuafoje eksciis, ke mian sxato al tiu virino eble fontas el io plia ol nura amikeco. Dum cxiuj horoj de la tago sxi estis la konstanta temo de miaj pensoj, kaj kiam mi dormis sxia kara vizagxo hantis miajn songxojn. Pli nesxancelebla ol iam antauxe farigxis mia decido fugxi de la maharoj. "Perry," mi konfidis al la maljunulo, "se ni devos trasercxi cxiun kvadratan colon de cxi tiu mondeto, mi trovos Dian la Bela kaj regxustigos la malbonon, kiun mi neintence faris al sxi." Jen la preteksto, kiun mi faris al Perry. "Mondeto!" li rikanis. "Vi ne komprenas, kion vi diras, bubo," kaj tiam li montris al mi mapon de Pelucidaro, kiun li antauxnelonge trovis inter la manuskriptoj, kiujn li arangxis. "Rigardu," li diris, fingromontrante, "tio evidente estas akvo, kaj cxio cxi estas tero. Cxu vi rimarkas la gxeneralan formon de la du areoj? Kie trovigxas oceanoj sur la ekstera krusto, sube, cxi tie, oni trovas teron. Tiuj relative malgrandaj areoj de oceano gxenerale sekvas la konturojn de la kontinentoj de la ekstera mondo. "Ni scias, ke la krusto de la terglobo estas 500 mejlojn dika; krome, ke la interna diametro de Pelucidaro estas proksimume 7000 mejloj, kaj la surfaca areo estas 165.480.000 kvadrataj mejloj. Tri kvaronoj el tio es
PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   >>   >|  



Top keywords:

Pelucidaro

 
ekstera
 
konstruajxo
 

mejloj

 
dormis
 
armilojn
 
krusto
 

trovos

 

mondeto

 

regxustigos


malbonon
 
preteksto
 

komprenas

 
rikanis
 
Mondeto
 

kvaronoj

 
neintence
 

maljunulo

 

vizagxo

 

hantis


songxojn

 

pensoj

 

konstanta

 

nesxancelebla

 

konfidis

 

trasercxi

 

maharoj

 
antauxe
 
farigxis
 

decido


kvadratan

 

relative

 
malgrandaj
 

oceano

 

gxenerale

 

trovas

 

oceanoj

 

surfaca

 

sekvas

 
konturojn

mejlojn

 

proksimume

 

diametro

 

kontinentoj

 
terglobo
 

trovigxas

 

manuskriptoj

 

trovis

 

arangxis

 

Rigardu