FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58  
59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>   >|  
bo estas trapenetrita de tuboj, kaj sistemo de lensoj kaj reflektiloj transdonas la sunlumon, moderigitan kaj difuzitan, forigante la kimerian[14] tenebron, kiu alie regus. Laux simila maniero oni enlasas aeron. Oni prenis Perry kaj min, kune kun Gak, al granda publika konstruajxo, kie unu el la sagotoj el nia antauxa gardistaro klarigis al mahara oficisto la cirkonstancojn de nia kaptigxo. La rimedo de komunikado inter la du estis rimarkinda pro tio, ke oni ne intersxangxis parolajn vortojn. Ili aplikis ian gestolingvon. Kiel mi poste lernis, la maharoj havas nek orelojn nek parolan lingvon. Inter si mem ili komunikigxas per rimedo, kiu laux Perry devas esti ia sesa sentumo, kiu perceptas kvaran dimension. Ni neniam tute komprenis lin, kvankam li tre ofte klopodis klarigi gxin al mi. Mi sugestis telepation, sed li neis, dirante, ke ne temas pri telepatio, cxar ili povis interkomunikigxi nur dum kunestado, kaj cxar ili ne povas paroli kun la sagotoj aux la aliaj logxantoj de Pelucidaro per la sama rimedo, per kiu ili mem interparolis. "Ili faras jenon," diris Perry. "Ili projekcias siajn pensojn en la kvaran dimension, en kiu ili farigxas percepteblaj per la sesa sentumo de la auxskultanto. Cxu mi faras la aferon tute klara?" "Tute ne, Perry," mi respondis. Li malespere balancis sian kapon kaj returnis sin al sia laboro. Ili donis al ni taskon porti grandan kvanton da mahara literaturo de unu ejo al alia, kie ni devis arangxi gxin sur bretoj. Mi sugestis al Perry, ke ni estas en la publika biblioteko de Futra, sed poste, kiam li komencis trovi la sxlosilon al ilia skriba lingvo, li informis min, ke temas pri la antikva arkivo de la raso. Dum tiu tempo mi konstante pensis pri Dian la Bela. Mi gxojis, kompreneble, ke sxi fugxis de la maharoj kaj de la sorto aludita de la sagoto, kiu intencis acxeti sxin cxe nia alveno al Futra. Mi ofte scivolis, cxu la grupeto de fugxintoj estis kaptita de la gardistoj, kiuj reiris por sercxi ilin. Foje, mi ecx kredis, ke mi pli kontentus, se Dian estus en Futra, anstataux dependa de la indulgo de Hugxa la Ruza. Gak, Perry kaj mi ofte interparolis pri la eblo forfugxi, sed la sariano estis tiel saturita de sia tutviva kredo pri la neebleco fugxi de la maharoj, krom per miraklo, ke li ne multe helpis al ni--lia sinteno estis tiu de homo, kiu atendas, ke la miraklo venu al li. Je mia propono, Perry kaj mi faris kelkajn glavojn el pecoj de fero, kiujn ni trovis inter diversa
PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58  
59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>   >|  



Top keywords:

rimedo

 
maharoj
 
mahara
 

interparolis

 
sagotoj
 
sugestis
 
miraklo
 

dimension

 

kvaran

 

publika


sentumo
 
konstante
 

kompreneble

 
fugxis
 
kelkajn
 

gxojis

 
glavojn
 

pensis

 

sxlosilon

 

literaturo


kvanton

 

grandan

 

laboro

 

diversa

 

taskon

 

arangxi

 

lingvo

 
skriba
 
informis
 

antikva


arkivo

 

biblioteko

 
bretoj
 

trovis

 

komencis

 

dependa

 

sinteno

 

indulgo

 

anstataux

 
atendas

kontentus

 

forfugxi

 

tutviva

 

neebleco

 
saturita
 

sariano

 

helpis

 

kredis

 

propono

 

alveno