FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>   >|  
kiel la manojn kaj piedojn. Mi stumblante starigxis, tuj kiam mi eltrovis, ke la luphundoj tenas la diriton for. Vidinte min, kelkaj el la sovagxaj kreitajxoj cxesis timigi la bestegon kaj avide venis al mi kun la dentegoj malkovritaj kaj kiam mi turnigxis por forkuri al la arboj por denove rifugxi inter la malsupraj brancxoj, mi vidis kelkajn el la simiohomoj saltadi kaj babilbleki en la foliaro de la plej proksima arbo. Inter ili kaj la bestoj malantaux mi estis neniu vere elektinda alternativo, sed dum mi povis almenaux dubi pri la bonvenigo ricevota de tiuj groteskaj homparodioj, mi ne povis dubi pri la sorto, kiu atendus min sub la avidaj dentegoj de miaj ferocaj postcxasantoj. Do mi kuregis al la arboj, intencante pasi sub tiu, kiu entenas la simiohomojn, kaj rifugxi en alian pli malproksiman; sed la luphundoj estis tre proksimaj malantaux mi--tiel proksimaj, ke mi cxesis esperi savigxon de ili, sed jen unu el la estajxoj en la arbo super mi svingigxis malsupren, metante la kapon antauxen kaj tenante la voston ligita cxirkaux granda brancxo, kaj kaptante min sub la akseloj, svingis min supren inter siajn kunulojn kaj ekster dangxeron. Tie ili komencis ekzameni min kun multe da ekscitita scivolemo. Ili esploris miajn vestajxojn, hararon kaj karnon. Ili turnis min por eltrovi, cxu mi havas voston, kaj kiam ili trovis min ne tiel ekipita, ili freneze ekridegis. Ili havis dentojn tre grandajn kaj blankajn kaj ebenajn, kvankam la supraj kojnodentoj estis iom pli longaj ol la aliaj kaj elstaris iomete cxe fermita busxo. Ekzameninte min dum kelkaj momentoj, unu el ili eltrovis, ke miaj vestajxoj ne estas parto de mi, kaj tiam ili eksxiris de sur mi la vestajxojn, pecon post peco, freneze ridegante. Simiece, ili klopodis mem surmeti la vestajxojn, sed ili ne estis suficxe lertaj por la tasko, do ili rezignis. Intertempe, mi strecxis la okulojn por ekvidi Perry, sed nenie mi povis vidi lin, kvankam estis plene videbla la aro de arboj, en kiun li unue rifugxis. Premis min la timo, ke io okazis al li, kaj kvankam mi kriis lian nomon kelkfoje, ne venis respondo. Fine, lacaj de sia ludado kun miaj vestajxoj, la kreitajxoj jxetis ilin teren, kaj havante po unu el ili ambauxflanke, kiu tenis min je la brako, ni ekmovigxis per tre timiga rapideco tra la arbosuproj. Neniam antauxe aux poste mi spertis tian vojagxon--ecx nun mi ofte vekigxas el profunda dormo hantita de la abomena rememoro pri tiu acxa travivajxo.
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>   >|  



Top keywords:

kvankam

 
vestajxojn
 
proksimaj
 

freneze

 
vestajxoj
 
cxesis
 
malantaux
 

voston

 

dentegoj

 

rifugxi


eltrovis
 
kelkaj
 

luphundoj

 
kreitajxoj
 
lertaj
 

strecxis

 
okulojn
 

Intertempe

 

rezignis

 

ekvidi


eksxiris

 

elstaris

 

iomete

 

fermita

 

longaj

 

ebenajn

 

blankajn

 
supraj
 
kojnodentoj
 

Ekzameninte


momentoj

 

Simiece

 
ridegante
 

klopodis

 

surmeti

 

suficxe

 

respondo

 

antauxe

 

Neniam

 
spertis

arbosuproj

 

ekmovigxis

 

timiga

 

rapideco

 
vojagxon
 

abomena

 

hantita

 

rememoro

 

travivajxo

 

profunda