FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   >>   >|  
. Senceremonie ili katenis Perry kaj min cxe la fino de la vico, kaj sen plia gxeno oni rekomencis la interrompitan marsxadon. Gxis tiu tempo ni estis viglaj pro ekscitigxo, sed nun la lacige monotona longa marsxo trans la sunbakitan ebenajxon sentigis al ni cxiujn turmentajn sekvojn de longa maldormo. Plu kaj plu ni senhalte stumbladis antauxen sub tiu abomena tagmeza suno. Se ni falis, oni spronpikis nin per akra lancpinto. Niaj kunkaptitoj ne stumblis. Ili pasxadis antauxen fiere rektaj. Foje ili intersxangxis vortojn en iu lingvo plena de unusilabajxoj. Ili estis noblaspekta raso, kun belformaj kapoj kaj perfektaj korpoj. La viroj estis barbaj, altaj kaj muskolozaj; la virinoj malpli grandaj kaj pli graciaj, kun loze buklaj amasoj da korvnigraj haroj surkape. Ambaux seksoj havis belproporciajn trajtojn. Ecx ne unu posedis vizagxon, kiun oni taksus nebela sur la Tero. Ili ne portis ornamajxojn, sed pli poste mi eksciis la kauxzon, nome, ke iliaj kaptintoj forprenis de ili cxion valoran. Kiel vestajxon la virinoj portis robon faritan el ia helkolora, makulhava felo, laux aspekto iom simila al la felo de leopardo. Tion ili portis aux fiksita per leda rimeno al la talio tiel, ke gxi pendis unuflanke gxis iom sub la genuo, aux ili portis gxin pendanta gracie de unu sxultro. Iliajn piedojn vestis ledaj sandaloj. La viroj portis zontukon el la felo de iu hirta besto, kies longaj finajxoj pendis preskaux gxis la tero, antauxe kaj malantauxe. Kelkfoje estis fiksitaj al tiuj finajxoj la ungegoj de la besto, de kiu oni prenis la felon. Niaj gardantoj, kiujn mi jam priskribis kiel gorilecajn homojn, estis iom pli malpezaj ol goriloj, sed tamen ili estis fortegaj. Iliaj brakoj kaj kruroj pli akordis al homaj proporcioj, sed hirtaj, brunaj haroj kovris ilian tutan korpon, kaj iliaj vizagxoj estis same tiel brutalaspektaj kiel tiuj de la kelkaj remburitaj specimenoj, kiujn mi vidis en la muzeoj de la ekstera mondo. Ilia sola nobliga trajto estis la alta disvolvigxo de la kapo super kaj malantaux la oreloj. Tiurilate ili estis ne malpli homecaj ol ni. Ilia vestajxo estis ia tuniko el malpeza sxtofo, kiu etendigxis gxis la genuoj. Sub gxi ili portis nur zontukon el la sama sxtofo, dum ili kovris siajn piedojn per la dika felo de iuspeca mamuto de tiu interna mondo. Cxirkaux iliaj brakoj kaj koloj pendis multaj ornamajxoj el metalo--plejparte argxento--kaj sur iliaj tunikoj estis alkudritaj la kapoj de etaj rampuloj, strang
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   >>   >|  



Top keywords:

portis

 
pendis
 
antauxen
 

kovris

 
virinoj
 
finajxoj
 
brakoj
 

malpli

 

piedojn

 

sxtofo


zontukon
 
homojn
 

priskribis

 
gorilecajn
 
goriloj
 

gardantoj

 
malpezaj
 

preskaux

 

sxultro

 

Iliajn


vestis

 

gracie

 

pendanta

 

unuflanke

 

sandaloj

 

Kelkfoje

 

fiksitaj

 
ungegoj
 
prenis
 

malantauxe


antauxe

 

longaj

 
iuspeca
 

genuoj

 

vestajxo

 

homecaj

 

tuniko

 

malpeza

 

etendigxis

 
mamuto

interna

 

alkudritaj

 

tunikoj

 

rampuloj

 
strang
 

argxento

 

plejparte

 

Cxirkaux

 

multaj

 

ornamajxoj