FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>   >|  
sur la ture altan dorson. Kiam gxi komencis postsekvi min, mi erare decidis ekkuri laux la rando de la arbaro anstataux al la senobstakla strando. Post momento mi trovigxis gxisgenue profunda en putrantaj plantoj, kaj la terura kreitajxo rapide proksimigxis, dum mi baraktadis kaj faladis, klopodante liberigi min. Falinta arbotrunko donis al mi pormomentan avantagxon, cxar surgrimpante gxin, mi saltis al alia kelkajn pasxojn antauxe, kaj tiumaniere mi sukcesis resti super la implikajxo, kiu tapisxis la teron cxirkauxe. Sed la zigzaga vojo, kiun tio postulis, tiel severe handikapis min, ke la postcxasanta besto konstante proksimigxis al mi. De malantauxe mi subite ekauxdis tumulton de hurloj kaj akraj, oreltrancxaj bojoj--kiel la sono, kiun farus aro da plene kriantaj lupoj. Nevole mi rigardis malantauxen por eltrovi, de kie venas tiu nova kaj minaca sono, kaj pro tio, mi mispasxis kaj denove baraktofalis sur mian ventron en la profundan implikajxon de plantoj. Mia mamute granda adversulo estis jam tiel proksima, ke mi anticipis certe senti la pezon de unu el liaj teruraj piedoj, antaux ol povi restarigxi, sed surprize, la bato ne trafis min. La hurlado kaj dentklakado kaj bojado de la novuloj enirintaj la tumulton nun sxajnis esti tuj malantaux mi, kaj dum mi levis min per la brakoj kaj ekrigardis cxirkauxen, mi vidis tion, kio forlogis de mi la atenton de la _dirito_, kio estas la nomo, kiun mi poste lernis, de la estajxo. Cxirkauxis gxin kelkcent lupsimilaj bestoj--lauxsxajne sovagxaj hundoj--kiuj hurlante kaj mordante atakis gxin de cxiu flanko kaj profundigis siajn blankajn dentegojn en la karnon de la malrapida besto kaj forkuris, antaux ol gxi povis trafi ilin per siaj piedegoj aux balae svingigxanta vosto. Sed miaj mirantaj okuloj vidis ion plian. Tra la malsupraj arbobrancxoj venis blekanta bando da homecaj estajxoj, kiuj evidente kurigis la hundaron antauxen. Laux cxiuj aspektoj ili okulfrape similis la negrojn de Afriko. Ili havis tre nigran hauxton, kaj iliaj trajtoj multe similis tiujn de negroj, krom cxe la kapo, kiu klinigxis malantauxen tuj super la okuloj, lasante preskaux neniun frunton. Proporcie kun iliaj torsoj, iliaj brakoj estis iom pli longaj kaj iliaj kruroj pli mallongaj ol cxe homoj, kaj pli poste mi rimarkis, ke iliaj haluksoj elstaras de la piedoj ortangule--cxar ili kutimis logxi en arboj, kredeble. Malantauxe ili trenis longan, maldikan voston, kiun ili uzis por grimpi, same
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>   >|  



Top keywords:

piedoj

 
antaux
 
proksimigxis
 

similis

 
plantoj
 
okuloj
 
brakoj
 

tumulton

 

malantauxen

 

karnon


malrapida
 
forkuris
 

dentegojn

 
svingigxanta
 
mirantaj
 

piedegoj

 
mordante
 

lernis

 

estajxo

 

Cxirkauxis


dirito

 

atenton

 

ekrigardis

 

cxirkauxen

 

forlogis

 

kelkcent

 

lupsimilaj

 
atakis
 
flanko
 

profundigis


hurlante

 

bestoj

 
lauxsxajne
 

sovagxaj

 

hundoj

 

blankajn

 

homecaj

 

frunton

 

neniun

 
Proporcie

torsoj

 

preskaux

 

lasante

 

negroj

 
voston
 

klinigxis

 

maldikan

 

longan

 

ortangule

 

trenis