FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69  
70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>   >|  
retan aperturon, kiu kondukis en obskuran koridoron. Sen primediti la eblajn konsekvencojn, mi pafis min en la ombrojn de la tunelo, palpsercxante mian vojon en la senlumeco tra kelka distanco. La rumorado de la amfiteatro pli kaj pli dampigxis, gxis post iom da tempo regis silento kiel en tombo. Iom da malintensa lumo filtrigxis tra ventumaj kaj lumigaj tuboj lokitaj je regulaj intervaloj, sed gxi apenaux suficxis por doni al miaj homaj okuloj iom da vidkapablo en la mallumo, do mi devis movigxi tre singarde, palpsercxante mian vojon unu pasxon post la alia, tusxante per unu mano la muron je mia flanko. Iom poste, la lumo fortigxis, kaj je mia gxojo mi trovis post momento suprenirantan sxtuparon, cxe kies supro la helega lumo de la tagmeza suno brilis tra aperturo cxe la tersurfaco. Singarde mi grimpis la sxtupojn supren al la fino de la tunelo, kaj tie mi skoltis, vidante la vastan ebenajxon de Futra antaux mi. La multnombraj altaj turoj el granito, kiuj markis la diversajn enirejojn de la subtera urbo, situis cxiuj antaux mi--dorse de mi la ebenajxo etendigxis plata kaj sentrajta gxis la proksimaj antauxmontetoj. Mi do atingis la tersuprajxon cxe la rando de la urbo, kaj miaj fugxperspektivoj sxajnis multe pli helaj. Unue mi havis la impulson atendi la noktigxon, antaux ol provi transiri la ebenajxon--tiel profunde radikitaj estas la penskutimoj--sed subite mi rememoris la eterne tagmezan ardon, al kiu la tuta Pelucidaro estas elmetita, kaj kun rideto mi faris unuan pasxon antauxen en la taglumon. Gxistalie altkreska herbo kovras la ebenajxon de Futra--la splende floranta herbo de la interna mondo, cxe kiu cxiun herberan pinton ornamas eta, kvinpetala floreto--brilaj diverskoloraj steletoj, kiuj glimis inter la verdaj folioj, donacante al tiu stranga, sed bela pejzagxo siaspecan cxarmon. Sed la sola vidajxo, kiu allogis min en tiu momento, estis la foraj montetoj, al kiuj mi volis fugxi, do mi rapidis antauxen, tretante en mia hasto la miriadajn belajxojn subpiede. Perry diras, ke la gravitoforto malpli grandas sur la suprajxo de la interna mondo ol sur la ekstera. Li klarigis al mi unufoje la tuton, sed mi neniam tre brile komprenis tiajxojn, do mi forgesis la plejmulton. Laux mia memoro, la diferencon kauxzas iugrade la kontrauxaltiro de tiu parto de la terkrusto, kiu situas tuj super la loko sur Pelucidaro, pri kiu temas. Nu, cxu klarigite cxu ne klarigite, cxiam sxajnis al mi, ke en Pelucidaro mi m
PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69  
70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>   >|  



Top keywords:

ebenajxon

 
antaux
 
Pelucidaro
 

antauxen

 
sxajnis
 
interna
 
momento
 

pasxon

 

klarigite

 

tunelo


palpsercxante
 
herberan
 

pinton

 
verdaj
 
floranta
 

ornamas

 
brilaj
 

kvinpetala

 

diverskoloraj

 

splende


glimis

 

steletoj

 

floreto

 

altkreska

 

rememoris

 

subite

 

eterne

 
tagmezan
 
penskutimoj
 

profunde


radikitaj

 

Gxistalie

 
folioj
 

taglumon

 

elmetita

 

rideto

 

kovras

 

malpli

 

grandas

 
suprajxo

ekstera

 

kauxzas

 

iugrade

 

kontrauxaltiro

 
gravitoforto
 

klarigis

 

memoro

 

tiajxojn

 

forgesis

 

komprenis