FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   >>   >|  
min de Jubal la Malbela, do mi forkuris kaj kasxis min en la montetoj, kiuj cxirkauxas la landon Amoz. Kaj cxi tiuj sagotoj trovis kaj kaptis min tie." "Kiel ili uzos vin?" mi demandis. "Kien ili pelas nin?" Denove sxi montris nekredeman ekmiron. "Mi preskaux povas kredi, ke vi estas el alia mondo," sxi diris, "cxar alie, tia nescio estus neklarigebla. Cxu vi vere ne scias, ke la sagotoj servas la maharojn--la potencajn maharojn, kiuj kredas sin la posedantoj de Pelucidaro kaj de cxio, kio movigxas aux kreskas sur gxi, kaj de cxio, kio rampas aux tunelas sub gxia suprajxo, kaj de cxio, kio vivas en gxiaj lagoj kaj oceanoj kaj flugas en gxia aero? Poste vi eble diros al mi, ke vi neniam auxdis pri la maharoj!" Mi hezitis sxajni ecx pli malestiminda, sed cxar mankis aliaj rimedoj por akiri scion, mi konfesis, ke mi scias nenion ajn pri la potencaj maharoj. Tio sxokis sxin. Sed sxi faris sian eblon por informi min, kvankam multaj aferoj, kiujn sxi diris, estis same kompreneblaj al mi kiel la greka lingvo estus al sxi. Sxi priskribis la maharojn cxefe per komparoj. Tiel ili similas al tipdaroj, tiel cxi ili similas al la senharaj lidioj. Mi komprenis preskaux nur, ke ili estas terure malbelaj, flugilohavaj kaj palmopiedaj, ke ili logxas en subteraj urboj, ke ili estas mirinde sagxaj. La sagotoj militis por ili, ofensive kaj defende, kaj la homoj kiel sxi estis la manoj kaj piedoj--ili estis la sklavoj kaj servutuloj, kiuj faris cxiujn korpajn laborojn. La maharoj estis kvazaux la kapo, la cerbo, de la interna mondo. Mi sopiris vidi tiun rason de superuloj. Perry lernis la lingvon kune kun mi. Kiam ni haltis, kiel ni foje faris, kvankam tutaj epokoj sxajnis apartigi la haltojn, li parolis kun ni, kiel faris ankaux Gak la Vila, kiu estis cxenita tuj antaux Dian la Bela. Antaux Gak estis Hugxa la Ruza. Ankaux tiu foje parolis. La plejmulto el liaj paroloj direktigxis al Dian la Bela. Tute facile oni povis vidi, ke li ekamis sxin, sed sxi sxajnigis tute ne konscii pri liaj malkasxaj sinaltrudoj. Cxu mi diris "malkasxaj"? Ekzistas popolo en Nov-Zelando aux Auxstralio--mi forgesas, en kiu lando--en kiu la viroj montras sian preferon al sxatata virino per klabobato sur la kapon. Kompare kun tiu metodo, oni povus nomi subtila la amindumadon de Hugxa. Tamen, en la komenco mi tre rugxigxis pro gxi, kvankam mi ecx pasigis kelkajn jarojn cxe Rectors kaj en kelkaj malpli delikataj lokoj de Nov-Jorko, Vieno kaj Hamburgo.
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   >>   >|  



Top keywords:

kvankam

 
maharojn
 
sagotoj
 

maharoj

 
parolis
 
malkasxaj
 
preskaux
 

similas

 

cxiujn

 

korpajn


laborojn
 
kvazaux
 

ankaux

 
sklavoj
 
defende
 

ofensive

 
militis
 

cxenita

 

servutuloj

 

piedoj


sxajnis

 

lernis

 

lingvon

 

haltis

 

superuloj

 

interna

 

apartigi

 
sopiris
 
epokoj
 

haltojn


sxajnigis

 

amindumadon

 
komenco
 

rugxigxis

 

subtila

 

Kompare

 

metodo

 

pasigis

 

delikataj

 
Hamburgo

malpli

 

kelkaj

 

kelkajn

 

jarojn

 
Rectors
 

klabobato

 

virino

 

direktigxis

 

facile

 

ekamis