FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   >>   >|  
lon al lia brusto. Mi preskaux ekploris pro trankviligxo--lia koro batis tute konstante. Cxe la akvorezervujo mi trempis mian posxtukon kaj vigle frapis gxin kelkfoje kontraux liaj frunto kaj vizagxo. Post momento li min rekompencis per la levo de siaj palpebroj. Dum iom da tempo li kusxis grandokula kaj senkomprena. Tiam lia skuita menso malrapide reordigxis, kaj li eksidis, flarante la aeron kun mirega mieno. "David," li kriis fine, "jen aero, tiel certe kiel mia vivo. Sed kion signifas tio? Kie en la mondo ni estas? Kio okazis?" "Gxi signifas ja, ke ni reatingis la suprajxon de la Tero, Perry," mi kriis, "sed mi ne scias gxuste kie. Mi ankoraux ne malfermis la pordon. Mi estis tro okupita per via revivigo. Je Dio, homo, vi preskaux maltrafis vian savigxon!" "Vi diris, ke ni reatingis la suprajxon, David? Kiel tio povas esti? Dum kiom da tempo mi estis senkonscia?" "Ne longe. Ni turnigxis en la glacia tavolo. Cxu vi ne memoras la subitan turnigxon de niaj segxoj? Ek de tiam la borilo estis super ni anstataux sub ni. Ni ne rimarkis gxin tiam, sed nun mi gxin memoras." "Cxu vi diras, ke ni turnigxis en la glacia tavolo, David? Ne eblas. La borveturilo ne povas turnigxi, se io ne devojigas la nazon. Se io devojigus la nazon--iu ekstera forto aux rezisto--la stirilo movigxus reage. La stirilo tute ne movigxis ek de nia starto, David. Vi scias tion." Mi ja sciis tion; sed jen la borilo hurlante turnigxadis en la aero, kaj ampleksaj kvantoj da aero versxigxis en la kajuton. "Ne eblas, ke ni turnigxis en la glacia tavolo, Perry, tion ni ambaux scias," mi respondis; "sed restas la fakto, ke ni faris gxin, cxar jen ni estas, denove sur la suprajxo de la Tero, kaj nun mi eliros por eltrovi gxuste kie." "Prefere atendu gxis la mateno, David--versxajne estas noktomezo nun." Mi ekrigardis la kronometron. "La dekdua horo kaj duono. Sepdek du horojn ni vojagxis, do estus noktomeze nun. Sed malgraux tio mi intencas rigardi la benitan cxielon, kiun revidi mi ne plu auxdacis esperi," kaj tion dirinte, mi levis la riglostangojn de la interna pordo kaj svingis gxin malferme. La interblendejo entenis grandan kvanton da loza grundo, kiun mi devis forsxoveli por povi atingi la duan pordon en la ekstera blendo. Post mallonga tempo mi forigis suficxe da grundo kaj rokajxo al la planko de la kajuto por malkovri la eksteran pordon. Perry staris tuj malantaux mi, kiam mi jxetis gxin malferme. Gxia supra duono estis su
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   >>   >|  



Top keywords:

glacia

 
pordon
 
turnigxis
 

tavolo

 
gxuste
 
stirilo
 
suprajxon
 

reatingis

 

malferme

 

signifas


ekstera
 
borilo
 

preskaux

 
memoras
 
grundo
 

suprajxo

 
malantaux
 

denove

 

staris

 

mateno


malkovri

 

eksteran

 

atendu

 

eltrovi

 

Prefere

 

eliros

 

jxetis

 
starto
 
movigxis
 

movigxus


hurlante

 

turnigxadis

 
ambaux
 

respondis

 

versxajne

 

kajuton

 

versxigxis

 

ampleksaj

 

kvantoj

 
restas

ekrigardis

 

esperi

 

dirinte

 

riglostangojn

 
auxdacis
 

atingi

 

revidi

 

interna

 

entenis

 

grandan